Etikedaj arkivoj: kulturo

Kaj la gajnanto estas…

Estas jam banala observo, ke nenio estas kiel antaŭe. Tio validas kompreneble ankaŭ por la ĉi-jara disdono de la Oskaraj premioj. Neniu grandskala ceremonio por gesteluloj kaj gesteluletoj, sed iom pli intima ceremonio. Nenie publika spektado kun komuna krevmaizo, sed … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Informi pri Esperanto en la festivalo Pol’and’rock

UEA kaj la Komisiono de UEA por Eŭropa agado petas vian helpon: Helpu nin kolekti 3500€ por realigi Esperantan agadon fine de julio 2021, dum la junulara festivalo Pol’and’rock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Metioj kaj krestomatioj: Recenzo de Baza literatura krestomatio

Baza literatura krestomatio, de Aleksander Korĵenkov k.a. (komp. kaj red.), 4a eldono, korektita kaj kompletigita, Sezonoj/Litova Esperanto-Asocio, Kaliningrado/Kaunas, 2019, 368 p., ISBN 9786099508771. En epoko interreta, vi povas per rapida reta serĉo malkovri la identecon de tiuj “k.a.” apud la … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Miguel Gutiérrez Adúriz, la homo je kiu oni povas ĉiam kalkuli, fariĝas 70-jara

Multaj eksterhispaniaj esperantistoj konas Miguel Gutiérrez Adúriz ĉefe kiel verkiston, kaj do plej ofte per lia plumnomo Liven Dek. Sed Miguel estas multe pli, li rolas preskaŭ ĉiel en Esperantujo. Li ja verkas, originale kaj traduke, sed li estas ankaŭ … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Oskaro – ne plu tiom blanka?

En 2020 la usona filmakademio kuraĝe decidis, ke ricevinto de Oskaro por la plej bona filmo de la jaro estu la korea filmo Parazito (legu pli en La Ondo, 2020, №303). La usona prezidento ne estis kontenta pri ĉi tiu … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Oskaro kaj la mondo

Ĉiujare la usona filmakademio faras grandegan feston por si mem. Multaj interesatoj ĉie en la mondo emas sekvi rekte, ĉu en televido ĉu en kinejoj. En mia regiono oni povas iri malfrue en la “Oskar-nokto” al kinejoj por komence spekti … Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo pli muzika, ol kanta

Kjara. Blua horizonto: KD. – Rimini: Musica di Seta, 2019. La recenzata disko estas la unua Esperanta albumo de la itala kantistino kaj aŭtorino Chiara Raggi, alpreninta la Esperantan kromnomon Kjara. Laŭ la konfeso, trovebla sur la oficiala paĝaro de … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia kantokonkurso en Esperanto

Laŭ la ideo de la konkurso, gejunuloj-neesperantistoj ekkonas Esperanton per kantoj. Estas konata la ideo “Per kanto al Esperanto”. Partoprenas lernejoj, muziklernejoj ĉiugradaj, unuopuloj. Tio estas agado por Esperanto en la lerneja medio. Krome, okazas popularigado de Esperanto ĉe estontaj … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , , | 1 komento

Bita eldono de la albumo “Nenifar’” de Gijom’ Armide

La 5an de novembro 2019 ĉe Vinilkosmo aperis la bitalbumo Nenifar’ de Gijom’ Armide, kiu enhavas preskaŭ ĉiujn unuajn Esperantajn kantojn de Gijom’. Du aŭ tri el ili estas esperantigoj de kantoj, antaŭe verkitaj en la denaska lingvo de Gijom’, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Arkonaŭtoj kunvenos en Poznano por la 35a fojo!

Poznanaj esperantistoj invitas ĉiujn bonajn homojn al la 35aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES. Ĉi tiu tradicia renkontiĝo estos abunda je koncertoj de plej ŝatataj Esperantaj artistoj kaj je prelegoj (interalie de prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ronda Tablo pri la Esperanta literaturo

En novembro 1986 en la speciala literatura numero de la revuo Esperanto Vilmos Benczik demandis al deko da literaturistoj, kion ili opinias pri la bonfarto de la Esperanta literaturo. En tiu antaŭjubilea etoso regis sobra optimismo kaj fido pri la … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Arkones sen Paweł

La ĉefsalono de Arkones (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Arkones-34: Sen Paweł, tamen antaŭen

Komence de la jaro la Pollandan Esperanto-movadon, kaj precipe ties Poznanan parton, kiel fulmotondro trafis mesaĝo pri forpaso de Paweł Janowczyk (vidu la nekrologon). Ni perdis nian amikon kaj tre valoran personon, kiu de jaroj estis motoro de nia movado … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rezolucio de la 103a Universala Kongreso de Esperanto

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj, konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo “Kulturo, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Averto pri murdo

Modest, Julian. Averto pri murdo: Krimromano originale verkita en Esperanto. – Partizánske: Espero, 2018. – 100 p. De preskaŭ tridek kvin jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) kontribuas al nia literaturo per noveloj, romanetoj, teatraĵoj kaj priliteraturaj … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nia libroproduktado en la plej mallonga jaro

Ekde sia renaskiĝo La Ondo ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en la legenda (kaj leg-enda) Budapeŝta revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov | Etikedigita , , , , , , , , , , | 1 komento

Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita

La kulturministrino Liana Ruokytė-Jonsson donas la honorsignon al Povilas Jegorovas La 14an de decembro en la historia Urbodomo de Vilno okazis solena ceremonio organizita de la Litovia ministerio de kulturo, en kiu la ministro de kulturo Liana Ruokytė-Jonsson enmanigis diversajn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 1 komento

Belartaj Konkursoj de UEA en 2018

La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, unu el la plej gravaj kaj jam klasikaj manifestiĝoj de la Esperanto-kulturo, invitas verkemulojn al partopreno en ilia 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 103a Universala Kongreso en Lisbono. … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017

POEZIO Unua premio al Nicolau Dols, Hispanio, pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”. Dua premio al Jesper Lykke Jacobsen, Francio, pro “Kosmogonio”. Tria premio al Lode Van de Velde, Belgio, pro “Nebulo”. Juĝkomisiono: István Ertl, Krys Williams, Giulio Cappa. Partoprenis … Legi plu

Etikedigita , , , , , | Lasi komenton