Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 estis prezentitaj en aparta premia festo kadre de la Virtuala Kongreso en dimanĉo la 19-a de septembro. Partoprenis entute 188 verkoj.

Laŭ la prezentado dum la Premia Festo, la suma nombro de konkursaĵoj ĉi-jare estis rekorda. Kompreneble, ĉar oni enkondukis novajn branĉojn, ne estas tute komparebla situacio. Tamen, ankaŭ se oni rigardas la tri ĉefajn aŭ ĉiamajn branĉojn poezio, prozo kaj teatraĵo, la nombro estas preskaŭ rekorda – nur en 1988 kaj 1992 la nombroj en tiuj tri branĉoj sume estis pli altaj ol ĉi-jare.

Grafikaĵo: Sten Johansson. (Bedaŭrinde mankas kelkaj jaroj.)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021 laŭ branĉo

Eseo

1-a premio ne aljuĝita.

2-a premio: Por ke ĉiu komprenu ĉiun. Aleksander Melnikov, Rusio

Honora mencio: Tridek malmortoj de Danielo. Roman Dobrzyński, Pollando

(8 verkoj, 6 aŭtoroj, 6 landoj)

Infanlibro de la jaro

La aventuroj de Jombor kaj Miki. Julian Modest; Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio.

(6 verkoj, 4 aŭtoroj, 4 landoj)

Kantoteksto

1-a premio: Ekas la nokto. Antonio Valén, Hispanio.

2-a premio: Kanto trista. Richard Hable, Aŭstrio.

3-a premio: Robinson’. Petro Palivoda, Ukrainio,

Honora mencio: Bela rev’. Ewa Grochowska, Francio.

Honora mencio: La balado de l’ kukolo. Serĝo Sire, Francio.

(19 verkoj, 12 aŭtoroj, 11 landoj)

Poezio

1-a premio: Koren de mallumo. Miĥail Frolov, Rusio.

2-a premio: Ĉe via cindro. Benoît Philippe, Germanio.

3-a premio: Ĉe la martkomenco. Choe Taesok, Sud-Koreio

Honora mencio: La sonĝo. Evgenij Georgiev, Kazaĥio.

(67 verkoj, 36 aŭtoroj, 23 landoj)

Prozo

1-a premio: Mi trinkas vino. Francisco Javier Moleón, Hispanio.

2-a premio: Parade antaŭ la reĝo. Anna Löwenstein, Britio.

3-a premio: Kredi. Sara Spanò, Italio.

(38 verkoj, 25 aŭtoroj, 17 landoj)

Prozo, subbranĉo mikronovelo

1-a premio ”Paula Adúriz”: Mia sozio. Jorge Rafael Nogueras, Usono.

(45 verkoj, 27 aŭtoroj, 16 landoj)

Teatraĵo

Neniu premio aljuĝita.

(1 verko, 1 aŭtoro, 1 lando)

Teatraĵo, subbranĉo monologo kaj skeĉo

Neniu premio aljuĝita

(4 verkoj, 2 aŭtoroj, 2 landoj)

Fonto: OLE (Originala Literaturo Esperanta)

 

Aboni
Avizi pri
guest

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2021-09-20 9:00

Kiam Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro translokiĝis al Britio?

Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
2021-09-20 9:30
Respondo al  Jovana

Nun ĝi retranslokiĝis!

Roland Schnell
2021-09-20 17:07

Kial la premioj cxefe iras al konataj nomoj, plej ofte veraj veteranoj. Cxu junuloj ne atingas la nivelon de la jxurio? Aux cxu necesas havi konatan nomon?

Laste redaktita 15 horojn antaŭe de Roland Schnell
Roland Schnell
2021-09-20 17:39
Respondo al  Roland Schnell
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-09-20 20:43
Respondo al  Roland Schnell

Kvankam mi kutime ne trovas prikomentindaj tiajn komentojn (kies celon, sincere, mi ne tute klare vidas), ĉi-foje mi faros escepton.

> Aŭx cxu necesas havi konatan nomon?

La ĵurio tute ne scias, kiu estas la aŭtoro de ĉiu verko. Oni juĝas la verkojn laŭ ties (mal)meritoj kaj ne laŭ la nomo de la aŭtoro, kiu, kiel dirite (kaj kiel ŝajne necesas insisti, kvankam estas plene evidente eĉ el la regularo*), restas komplete anonima al la ĵurianoj: ili ne scias, kiun ili prijuĝas.

Do ekz. Anna Löwenstein gajnis premion ne pro tio, ke ŝi estas fama kaj konata aŭtorino, sed pro tio, ke la ĵurio opiniis ŝian prozaĵon inda. Nur poste la ĵurianoj malkovris, ke ili donis premion al Anna Löwenstein.

> Cxu junuloj ne atingas la nivelon de la jxurio?

Kiel dirite: ĵurianoj ne scias, kiu verkis kion, do la aĝo de la aŭtoro ludas nenian rolon. Se malmultaj verkoj de junuloj premiiĝas, tio evidente ŝuldiĝas al la kvalito de la verkoj sed certe ne al la aĝo de la aŭtoro. Ĉu do tio signifas, ke junuloj kutime ne atingas la nivelon deziratan de la ĵurio? Eble. Aŭ ĉu malmultaj (altkvalitaj) junuloj partoprenas? Ankaŭ eble. Eĉ ambaŭeble.

Tamen ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo: ĉi-jare ni havas ekz. junulon gajnintan la unuan-ununuran premion en unu el la branĉoj (Jorge Rafael Nogueras). Eble ankaŭ aliaj premiitoj estas junaj (kion precize signifas "juna"?), oni ja ne havas tiun informon. Mi ĵetis rigardon al la listo de BK-premioj kaj eltrovis, ke mi mem gajnis mian unuan premion, kiam mi estis nur 20-jara. Kaj eĉ plenaj "novuloj" povas ricevi premion: laŭ sia propra diro Sara Spanò (certe ne en "veterana aĝo") unuafoje partoprenis kaj tuj ricevis premion.

* El la BK-regularo: "La konkursanto sendu retmesaĝe siajn konkursaĵojn […] indikante la pseŭdonimon elektitan por ĉiu partoprenanta verko, kune kun la veraj nomo kaj loĝa kaj retpoŝta adresoj. Por konservi la striktan anonimecon, la sekretario kopias la koncernajn konkursaĵojn en novan elektronikan dosieron kun la pseŭdonimo sed sen la veraj nomo kaj adreso, kaj sendas ilin al la koncernaj juĝantoj".

Laste redaktita 11 horojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-20 21:12

Gratulojn, Francisco, kaj same al ĉiuj aliaj premiitoj.

Jorge Rafael Nogueras
Jorge Rafael Nogueras
2021-09-20 21:52

Francisco Javier, mi dankas vin pro tiu respondo (kaj ĉefe pro tio, ke vi nomis min "junulo"!) 😀

Mi profitas la momenton por gratuli vin pro via ĉi-jara venko en la branĉo Prozo.

Laste redaktita 10 horojn antaŭe de Jorge Rafael Nogueras
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-20 23:28

La pupo:

"Jes, mi estas unu el la plej elstaraj intelektuloj de la tuta mondo. Jesss, mi estas kiel en la estraro de UEA Fernando Maia. Jes, mi estas la Fernando Maia de la pupoj"

Bonega mokŝerco, kiu rideksplodigis min, bedaŭrinde dum kelkaj sekundoj nur, ĉar tuj denove ekkonsciinte pri la grandega damaĝo, kiu nun estas kaŭzata al la pli ol centjara Universala Esperanto-Asocio fare de homo, kiu estas Esperantisto nur de 15-16 jaroj kaj havas neniun historian konscion kaj nun detruas la laboron de generacioj.

Licxjo
Licxjo
2021-09-21 0:19
Respondo al  Leon Roijen

Kiom da jaroj oni devus esti Esperantisto, laŭ vi, antaŭ ol havi la kapablon taksi kaj juĝi aferojn?

Vendo de bildingo ne signifas detruon de laboro de generacioj.

Sed estas certe, ke inerto signifas perdon de ĉio.

Cetere, kiel vi scias ke iu aparta homoj "havas neniun historian konscion"?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 5:36
Respondo al  Licxjo

(1)

Licxjo, ĉu vi havas ankaŭ veran, kompletan nomon? Plaĉus al mi scii, kun kiu mi parolas.

Kompreneble ne eblas doni klaran respondon al via demando.
Se iu estis Esperantisto de dek jaroj kaj (kvazaŭ) profesie studis la historion de UEA kaj aliaj E-organizoj, li povas scii pli ol Esperantisto de 20 aŭ 30 jaroj.

Nun responde al viaj aliaj asertoj/demandoj.

Unue, mi ŝatus rimarki, ke "bildingo" ne estas E-vorto, uzu "domo-n" aŭ "konstruaĵo-n".
"Inerto" devas esti "inerteco".

La afero estas multe pli komplika ol "nur" vendo de domo:

  1. La nuna estraro detruis preskaŭ la tutan Centran Oficejon. Oni maldungis preskaŭ ĉiujn oficistojn. Tiuj maldungitaj oficistoj kune havis pli ol 100 jarojn da sperto. Antaŭ ol fari tian stultaĵon oni ne rekonsideru unu fojon, ne du, ne tri, sed mil fojojn.
  2. La estraro puŝas la vendon de la domo, sen surtabligi seriozajn kalkulojn pri plibonigo kaj ludono de la domo. Pretigi la domon por ludono sendube demandas konsiderindan investon, sed poste estos du gravaj avantaĝoj: a) La domo ĉiujare denove rentumos, alportos profiton kaj b) La kapitalo, kiun la domo reprezentas, restos en la asocio kaj estas protektita kontraŭ tro facilanima elspezo.
  3. Ne estas intencoj starigi novan Centran Oficejon aliloke. Povas esti esceptoj, sed ĝenerale ĉiu serioza organizo havas centran oficejon.
  4. La eksterigo de la Universalaj Kongresoj estas rompo de tradicio. La kutimo estas, ke landa aŭ loka E-organizo en la kongreslando organizas la UK-on kunlabore kun UEA, speciale kun Konstanta Kongresa Sekretario (jam de 1961). Nun, kiam E@i transprenos la organizadon de UK-oj kaj poste pro iu ajn kialo E@I forfalos, ne plu estos disponebla Konstanta Kongresa Sekretario, do granda problemo.
  5. Same pri la libroservo: post maldungo de oficisto kaj forvendo de la domo, kio se E@I forfalos aŭ UEA ne (plu) estos kontenta pri la servoj de E@I?

Tio estas nur kelkaj punktoj, vi vidas, ke temas pri multe pli ol nur domovendo.

Mi opinias kun vi, ke inerteco en la nunaj tempoj, certe kondukos al perdo.
UEA devos oferti al la membroj indaj servoj, sed tiujn servojn ĝi povus/os mem oferti. Ne estas neceso sin dependigi de eksteruloj.
Kaj ĝuste tie troviĝas la problemo: Anstataŭ direkti la atenton al tio, kio estas inda oferti al la membroj, la nuna estraro nur likvidas la oficistojn, la oficejon kaj volas vendi la domon. Tion ili nomas "resanigo de financoj". Nu ja… infano povas fari tion… sed vera resanigo de financoj estas multe pli komplika.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 5:54
Respondo al  Licxjo

(2)

Necesas, baze:

  1. Indaj servoj kaj produktoj (de UEA)
  2. Tio devas konduki al pli granda membraro
  3. Al punktoj 1+2 devas korespondi adekvata nombro da oficistoj

Simple fermi ĉion, maldungi ĉiujn, estas io, kio ĝenerale faras nur firmaojn kaj asociojn, kiuj bankrotas. Kaj kun ĝia granda kapitalo, UEA absolute ne bankrotas.

Kaj por respondi al via lasta demando: Se homoj volas ŝanĝi organizon tiel drastege kiel nun okazas en UEA sen tuja, urĝa bezono kaj rompante multajn tradiciojn, tio indikas por mi, ke tiaj homoj ne havas historian konscion.
Cetere, "modernan konscion" la nuna estraro ankaŭ ne havas, ĉar bitlibroj, moderna retpaĝaro kaj aliaj modernaĵoj kutimaj al la nuna mondo ankaŭ ne videblas. Jes, la virtualaj kongresoj – kiuj nur multe kostas, ne alportas profiton al UEA kaj en kiuj partoprenas nur etetan parton de la esperantistaro.

La nuna estaro nun kuŝigas la fundamenton por multe da problemoj, sed tiam ili jam estos for kaj la damaĝo neriparebla.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-09-21 6:50
Respondo al  Leon Roijen

…bedaŭrinde verkite nokte, kun multe da akuzativeraroj…