Etikedaj arkivoj: Aleksander Korĵenkov

La Komitato de UEA transdonis al E@I UKojn kaj la libroservon

Kvankam ankoraŭ ne aperis pria Gazetara Komuniko de UEA, Libera Folio jam informis, ke la komitato de UEA, kiu la 18an de septembro kunsidis rete dum tri horoj, sed sukcesis trakti nur malgrandan parton de la “Raporto pri agadplano de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914). Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka. 3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ankoraŭ dudek fotoj pri SEJT-23 en Uzbekistano

Antaŭ kvardek jaroj, la 25an de aŭgusto 1981 en la ripozejo Sukok apud Taŝkento (Uzbekistano) fermiĝis OrSEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la orienta parto de Sovetunio kun pli ol tricent partoprenantoj. Okaze … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ kvardek jaroj: SEJT-23

Antaŭ kvardek jaroj, la 15an de aŭgusto 1981 en la ripozejo “Sukok”, je 50 kilometroj de Taŝkento, estis solene malfermita SEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la orienta parto de Sovetunio kun pli … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero: La 20-aj: ĉu la plej bonaj aĝoj?

“Juneco povas esti ekscita kaj amuza, sed ĝi ĉiam estas malfacila: fini viajn studojn, trovi laboron, trovi loĝejon – resume, fari la unuajn paŝojn de via cetera vivo. Se ĝi ne estis facila antaŭ la pandemio de KOVIM-19, ĝi estas … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Gaston Waringhien 120-jara

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de julio 1901 en la familio de la lingvoinstruisto Arthur Waringhien (1860-1925), kaj ties edzino Elise Sophie Waringhien (fraŭline: Descamps, 1865-1956) en la nordfrancia urbo Lillo (france: Lille) naskiĝis la filo Gaston. Gaston Joseph Waringhien … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-festo: Antaŭ 134 jaroj aperis la Unua Libro

Antaŭ 134 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Dankon pro la donacoj!

Ĉi tiu novaĵretejo ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj al la almanako La Ondo de Esperanto. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin.

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en julio 2021

1. Antaŭ 30 jaroj (1991) en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg) aperis la unua numero de la renaskita gazeto Ruslanda Esperantisto (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo). 4. Antaŭ 100 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe jubileas!

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Izrael Lejzerowicz naskiĝis antaŭ 120 jaroj

Antaŭ 120 jaroj, la 4an de junio 1901 en Lodzo naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda. Lejzerowicz estis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2021

2. Antaŭ 100 jaroj (1921) en Petrogrado komenciĝis la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista kadre de kiu estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). 4. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 500 tagoj da seninterrompa informado

Ni sukcesis aranĝi tiel, ke ankaŭ dum nia 18-taga Kaŭkaza restado en nia novaĵretejo ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto. Danke al tio, la seninterrompa serio, komencita la 1an de januaro 2020, atingis la 500-tagan daŭron la 14an de majo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Iom pri “La Ondo de Esperanto”

La suba teksto, kies bazo estas la artikolo de Halina Gorecka en la artikolaro Dek gazetoj, estis legita la 6an de junio 2011 en la Moskva jura universitato Justo kadre de la festkunveno okaze de la duobla jubileo de La … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | 4 Komentoj

Premio de OSIEK

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) ekde 1990 ĝis 2019 ĉiujare atribuis sian premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko…). Kaze de traduko, la premio rekompencas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Halina kaj Aleksander flugos al Kaŭkazo

Ekde la 5a ĝis la 22a de majo 2021 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ĝuos restadon en sanatorio en Jessentuki (Norda Kaŭkazo). Pro manko de komputilo kaj retaliro tie ni ne povos akurate korespondi, kaj estas verŝajne, ke nia ĉiutaga … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2021

3. Antaŭ 60 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kristo resurektis!

Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ festas Paskon laŭ la Julia kalendaro. Kristo resurektis! En nia retejo estas legeblaj tri beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin. Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton