Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo

Lige kun la nun planataj fermo kaj vendo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, proponis al Libera Folio tekston kiu priskribas ordinaran tagon en la Centra Oficejo en 1991. Tiam la oficejo efektive estis nervocentro de la movado, UEA havis dekon da plentempaj oficistoj kaj ok mil individuajn membrojn.

”UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj”

UEA devas kapabli mem prizorgi siajn ĉefajn taskojn kaj ne disdoni ilin al eksteruloj. Tion opinias Łukasz Żebrowski, kiu antaŭ preskaŭ unu jaro sendis al la estraro de UEA proponon pri oficejo en Varsovio. Ĝi estas unu el la alternativoj, pri kiuj la komitato de UEA ne estis informita, kiam la estraro prezentis sian planon pri la sorto de la Centra Oficejo.