-
Abonu “La Ondon”
BET-56 en Klajpedo
Aŭskultu nin
Demonstraj versioj de “La Ondo”
La Ondo de Esperanto.
2021, №2. 136 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2021, №1. 122 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №4. 120 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №3. 123 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
El niaj libroj
Musklaku la kovrilon por legi pliajn informojn.
Etikedaj arkivoj: lingvoj
Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021
Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas “Eŭropan tagon de lingvoj”. La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Eŭropa Esperanto-Unio, Eŭropa Tago de Lingvoj, Eŭropo, Gazetaraj Komunikoj de UEA, Internacia Tago, lingvoj, UEA
Lasi komenton
Nitobe-Simpozio 2021
De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj
Etikedigita CED, ESF, Esperantic Studies Foundation, Gazetaraj Komunikoj de UEA, lingvoj, Nitobe Inazo, Nitobe-Simpozio, Virtuala evento
Lasi komenton
Esperanto oficiale menciita en ALTE-laborgrupoj
Pliaj paŝoj favore al esperanto en Konsilio de Eŭropo, kadre de la kunlaboro kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). Krom aktivi en du el la kvar laborgrupoj pri alfabetigo kaj lingvotestado de enmigrintoj, Kultura Centro Esperantista sukcesis oficiale menciigi … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita ALTE, Esperanta Civito, Esperanto, instruado, KCE, Kultura Centro Esperantista, lingvoj
Lasi komenton
Simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton
Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo “Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro”, kunlabore kun la Universitato Princeton, sed pro la … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita CED, ESF, Esperanto, Gazetaraj Komunikoj de UEA, Humphrey Tonkin, lingvoj, Universitato Princeton
Lasi komenton
Nova studgrupo pri interlingvistiko startos en septembro
La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Ilona Koutny, Interlingvistikaj Studoj, interlingvistiko, La Ondo de Esperanto, lingvoj, Poznano, UAM
Lasi komenton
Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj
La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Akademio de Esperanto, Esperanto, esperantologio, gramatiko, lingvoj, pronomoj
Lasi komenton
Sukcesa agado de UEA ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa.
Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj
Etikedigita Dafydd ab Iago, eksteraj rilatoj, Esperanto, Gazetaraj Komunikoj de UEA, Internacia Tago, lingvoj, Tago de la gepatra lingvo, UEA, UN, Unuiĝintaj Nacioj
Lasi komenton
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2021. La celo liveri bonkvalitan edukadon al ĉiuj – la kvara el la deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo – postulas etoson de … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Gazetaraj Komunikoj de UEA, lingvoj, Tago de la gepatra lingvo, UEA, UNESCO, Unesko
Lasi komenton
Moskva lingva festivalo: avantaĝoj de la virtualeco
La 5-6an de decembro okazis la 15a Moskva lingva festivalo (MLF). Ĉu ni daŭre rajtas diri, ke la festivalo pasis en Moskvo – se ĝi estis virtuala? Tamen la festivalo restas moskva: ĝin daŭre organizas Moskva Esperanto-Asocio MASI sur la … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo
Etikedigita Esperanto, interreto, Irina Gonĉarova, La Ondo de Esperanto, Lingva Festivalo, lingvoj, MASI, Moskvo, Ruslando
Lasi komenton
Interlingvistika simpozio okazos virtuale
La Interlingvistikaj Studoj (Etnolingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvinan internacian interlingvistikan simpozion la 17-18an de septembro 2020 en Poznano en virtuala formo. La ĉefa temo estas “Rolo de lingvoj en interkultura komunikado”. Dum … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Ilona Koutny, Interlingvistikaj Studoj, interlingvistiko, interreto, lingvoj, Pollando, Poznano, UAM, universitato
Lasi komenton
Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?
“Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita E@I, Esperanto, esperantologio, Jouko Lindstedt, Libera Folio, lingvoj
Lasi komenton
UEA kunlaboras pri UN-enketo rilate minoritatojn kaj lingvajn rajtojn
Laŭ iniciato de Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, stariĝis laborgrupo el teamanoj de UEA ĝin reprezentantaj en la tri UN-oficejoj, inkluzive do ankaŭ tiujn en Vieno kaj Novjorko. Kunlaboras ankaŭ Renato Corsetti, intense kaj vaste agante … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo
Etikedigita eksteraj rilatoj, Gazetaraj Komunikoj de UEA, lingvoj, minoritatoj, Stefano Keller, UEA, UN, Unuiĝintaj Nacioj
Lasi komenton
Esperantigo de “coronavirus”
Demando Leviĝis demando pri la ĝusta nomo de la lastatempa viruso el Ĉinujo. Ĉinoj ekuzis “koronaria viruso”, UMEA, la medicinistoj ŝajnas preferi “koronaviruso”, mi, kun la subteno de Vikipedio, proponas “krona viruso” aŭ “kronviruso”. Respondo Por la viruso, kiu aperis … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj, Mondo
Etikedigita Akademio de Esperanto, COVID-19, Cyril Brosch, Esperanto, esperantologio, koronviruso, Lingva Konsultejo, lingvoj, pandemio, terminologio
Lasi komenton
Oficiala Informo de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto
Laŭ instigo de Espéranto-France, ĝia eldonisto, la Sekcio reviziis novan eldonon de la franca lernilo Metodo 11, kiu aperos en 2020. La tekston diversnivele kontrolis membroj de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj sub la gvido de franca sekciano Marc … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Akademio de Esperanto, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Lee Miller, lernolibro, lingvoj, Marc Bavant
Lasi komenton
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
[Mesaĝo sendota al UN kaj Unesko en la venontaj tagoj. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!] Unuiĝintaj Nacioj kaj ties membraj ŝtatoj alvokis al atingo de … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Esperanto, Gazetaraj Komunikoj de UEA, La Ondo de Esperanto, lingvoj, Tago de la gepatra lingvo, UEA
Lasi komenton
Prepare al la 21a de februaro
La 21a de februaro estas la Tago de la gepatra/patrina lingvo. Pli malsupre estas ligoj al la tradukaj laborfolioj (afiŝo kaj klariga teksto). Estus bone havi almenaŭ la afiŝojn en multaj lingvoj. Kompreneble, ankaŭ la klarigaj tekstoj tre utilus! La … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo
Etikedigita Esperanto, lingvoj, Tago de la gepatra lingvo, tradukado
Lasi komenton
E@I: Eventoj kaj agado por 2020
Okaze de la lasta numero de La Ondo de Esperanto mi unue esprimas grandan admiron kaj dankon al la redakcio de ĉi tiu gazeto! Mi tre bedaŭras, ke ĝi ĉesas esti eldonata – ĝi longe estis tre bonkvalita, profesia kaj … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo
Etikedigita E@I, Edukado, Esperanto, Esperanto-renkontiĝo, instruado, interreto, KAEST, La Ondo de Esperanto, Lingva Festivalo, lingvoj, Peter Baláž, poliglotoj, SES, Slovakio
Lasi komenton
La 14a Lingva Festivalo en Moskvo
La 1an de decembro en Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la 14an Moskva lingva festivalo, kies ĉeforganizanto estis Moskva Esperanto-Asocio MASI.
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Esperanto, Irina Gonĉarova, La Ondo de Esperanto, Lingva Festivalo, lingvoj, MASI, Moskvo, Ruslando
Lasi komenton
La 14a lingva festivalo okazos en Moskvo
La 1an de decembro 2019, dimanĉe, Nacia Esplora Universitato “Supera Lernejo de Ekonomiko” (NIU VŜE) gastigos la 14an Moskvan lingvan festivalon, organizatan de Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj teamo de la festivalo kun subteno de fakultato pri neekzaktaj sciencoj de la … Legi plu
Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj
Etikedigita Esperanto, Irina Gonĉarova, La Ondo de Esperanto, Lingva Festivalo, lingvoj, MASI, Moskvo, Ruslando
Lasi komenton
La dua LingvaFest’ en Slovakio
Vere granda, sukcesa, bunta aranĝo, dediĉita al lingvoj kaj kulturoj – tia estas lingva festivalo “LingvaFest’”, kiu okazis la 26-27an de septembro en Bratislavo, Slovakio. Ĝi allogis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn, okazis entute 107 programeroj, prezentiĝis 30 ekspoziciantoj. Kaj grava informo: … Legi plu
Afiŝita en Lingvoj
Etikedigita Bratislavo, eksteraj rilatoj, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Lingva Festivalo, lingvoj, Peter Baláž, Slovakio
Lasi komenton