La Komitato de UEA transdonis al E@I UKojn kaj la libroservon

UEA

Kvankam ankoraŭ ne aperis pria Gazetara Komuniko de UEA, Libera Folio jam informis, ke la komitato de UEA, kiu la 18an de septembro kunsidis rete dum tri horoj, sed sukcesis trakti nur malgrandan parton de la “Raporto pri agadplano de la Estraro por financa resanigo de UEA”. La komitato akceptis decidon pri transdono de la libroservo kaj de la kongresa administrado de UEA al la asocio E@I en Slovakio. La decidoj pri la buĝeto por la jaro 2022, pri la sorto de la domo de UEA en Roterdamo kaj pri la biblioteko Hector Hodler estas prokrastitaj je unu monato.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Demandaro pri egaleco en la Esperanto-movado

egaleco

Kiu estas via sperto pri egaleco en nia movado? Respondu la demandaron kaj helpu la komisionon de TEJO pri Egaleco kompreni la nunan staton de alireblo kaj inkluzivigo en diversaj aspektoj de nia movado.

Viaj respondoj estos utilaj por krei pli taŭgajn gvidliniojn por venontaj retaj kaj fizikaj eventoj kaj ĝenerale analizi la problemojn kiuj ekzistas en la movado.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , | Lasi komenton

KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Schwerte

KEKSO

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 28a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo, la 22an de oktobro 2021, ĝis la matenmanĝo de lundo, la 24an de oktobro en Schwerte (mez-okcidenta Germanio). Bonvolu alveni testitaj, vakcinitaj aŭ resaniĝintaj; pri pliaj detaloj ni daŭre informados vin.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon

VK-2La virtuala kongresejo (vk.retevent.com) gastigas la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis sabato, la 19a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16h00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva (youtube.com/UEAviva).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Ne ekzistas alternativo al la Roterdama malmunto

CO UEAPlej probable la Komitato de UEA la 18an de septembro 2021 aprobos la proponojn de la Estraro de UEA, simple ĉar neniu konkreta alternativo estas proponita de la interna opozicio, kiu pafas siajn kuglojn (ofte per la pistoletoj de anonimuloj) el la tribuno de skandalisma nordeŭropa retgazeto. La sola kontraŭa strategio estas la insisto resti en Nieuwe Binnenweg 176, kaj tio signifas insisti pri la ĝisnuna vizio de supernacia neregistara organizo kun forta burokrata aparato ankrita al sekretariato. Marĝenoj por diverĝo eblas nur pri la establo kaj la loko al kiuj adjudiki la kongreson kaj la libroservon samtempe.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas – Alta Protektanto de BET-56

GrubliauskasLa urbestro de Klajpedo Vytautas Grubliauskas akceptis la proponon de Litova Esperanto-Asocio kaj konsentis esti Alta Protektanto de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo.

Vytautas Grubliauskas havas kulturan edukon, kio estas malofta fenomeno por politikistoj. Lian tutan vivon akompanas muziko. Vytautas Grubliauskas naskiĝis en 1956 en Klajpedo, kaj dum 1963-75 li frekventis mezlernejon, kaj samtempe ankaŭ specialan muzikan lernejon kaj dum sep jaroj kantis en la knaba koruso “Gintarėlis”. En 1975 li studentiĝis en la Klajpeda fakultato de Litovia Ŝtata Konservatorio kaj en 1980 diplomiĝis kiel orkestrestro kaj solisto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu Komitatano B de TEJO

komitatano

Pro vaka posteno ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano B de TEJO por la restanta mandato ĝis la fino de aprilo 2022. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Vorto pri Samarkando: Internaciaj letertagoj

Samarkando

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro estas festata la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je la alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, registrita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio

UEALa UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova libro: La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo

krokodiloNi estas feliĉaj anonci la publikigon de nia dulingva Esperanto-franca libro La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo. Iam estis eta krokodilo, kiu loĝis en bestoĝardeno. Sed li ne estis feliĉa, li volis esti libera. Iun vesperon li levis la kapon kaj vidis stelon, kiu brilegas…

Sekvu la aventuron de la Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo, fabelo por etuloj kaj plenkreskuloj pri libereco, amikeco kaj espero por pli bela mondo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekologio kaj EU en Francio

Ekologio

En Francio Commission Espéranto Langues (Komisiono Esperanto – Lingvoj, https://esperanto.eelv.fr) ĉe la partio EELV “Europe Ecologie Les Verts” (Eŭropo – Ekologio – La verduloj) atentigas la publikon pri la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Tiu konferenco, starigita de Eŭropa Unio kaj daŭranta ĝis marto 2022, konsultas la eŭropunian civitanaron pri la plievoluigo de EU. Reta platformo ebligas al la civitanoj proponi kaj diskuti ideojn kaj voĉdoni por ili. Proponoj estas en diversaj kategorioj, interalie pri klimatŝanĝiĝo/medio, demokratio kaj valoroj/rajtoj, edukado.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

UEA survoje al financa resanigo

UEAKvankam oni jam dum pli ol tri semajnoj diskutas en la reto la “Raporton pri la financa resanigo” de la Estraro de UEA, kiun la Komitato de UEA diskutis la 14an de aŭgusto 2021, UEA nur la 6an de septembro 2021 publikigis sian gazetaran komunikon pri ĉi tiu temo. Legu ĝin ĉi sube:

La 14an de aŭgusto 2021 la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo (https://uea.org/teko/komitato) sub la nomo Raporto pri financa resanigo (2021-08-16).
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Helpu difini rolojn de niaj volontuloj!

helpu

Por pluteni nuntempan kvaliton de nia agado kaj sukcesi pri niaj grandaj planoj ni, Esperanto kaj Libera Scio, bezonas pliajn altkapablajn volontulojn, kiuj volas ŝanĝi la mondon kun ni. Nuntempe ni estas en la fazo de listigado de la bezonataj roloj, poste ilin priskribos kaj varbos talentulojn. Helpu ankaŭ vi listigi kiujn volontulajn rolojn ni bezonas!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

JES 2021/2022 okazos en Wittenberg

JESJES 2021/2022 okazos en Wittenberg, Germanio. JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. La lasta jaro estis vere defia por ni ĉiuj. Post devigita nuligo de la surloka JES fine de 2020, ni tamen sukcese starigis anstataŭan virtualan eventon kaj tre ĝojis pri la vasta kaj vigla partoprenado tie. Kaze ke vi maltrafis ĝin, ni alŝutis multajn filmetojn de okazintaj programeroj, kiel koncertoj, prelegoj kaj aliaj, sur la jutuba kanalo de PEJ.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2021

septembro

1. Antaŭ 115 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de La Revuo (1906-1914).
Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo de Halina Gorecka.

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna metiisto kaj esperantisto, aktiva disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj, eseoj, rakontoj kaj poemoj en Esperanto kaj en la kataluna, tradukinto de prozo kaj poezio el la hispana kaj kataluna, plurfoja premiito en literaturaj konkursoj kaj membro de la juĝkomisiono de Internaciaj Floraj Ludoj; liaj originalaj poemoj kaj rakontoj aperis en Kiam floras la timianoj, eldonita en 2001 okaze de lia centariĝo.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantistoj de Klaipėda prepariĝas por BET-56

Klaipėda

Fine de la 20a jarcento en Klaipėda funkciis forta urba Esperanto-klubo, sed komence de la 21a la klubo iom post iom estingiĝis. Tamen multaj esperantistoj restis en la urbo. Nun, renkonte al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos en Klaipėda la 9-17an de julio 2022, denove ekestis la bezono unuigi kaj aktivigi ĉiujn urbajn esperantistojn. Tial laŭ la iniciato kaj kun organiza helpo de Litova Esperanto-Asocio en la konferenca salono de la urba hotelo Naval la 18an de aŭgusto 2021 okazis fonda kunveno de Esperanto-Societo de Klaipėda kun partopreno de 14 esperantistoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Antaŭ 115 jaroj ekaperis La Revuo

La RevuoLa Revuo estas la unua vera literatura gazeto en Esperanto. Ĝia unua numero aperis la 1an de septembro 1906 en Parizo ĉe la eldonejo Hachette, kun kiu Zamenhof estis kontrakte ligita ekde 1901. Tegmentita de ĉi tiu solida eldonejo, La Revuo aperis akurate kaj bonkvalite, oni neniam vidis en ĝi (bedaŭrinde, oftajn en la Esperanta gazetaro) plendojn pri malbona financa stato.

La Revuon fondis kaj direktis la franca sciencisto Carlo Bourlet (1866-1913); ĝi estis kompetente redaktata de barono Félicien Menu de Ménil (1860-1930), konata ankaŭ kiel la komponinto de la Esperanta himno La Espero.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Nia trezoro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La limdato de la 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

EFEK

Ĉi-jare la publiko de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj aljuĝas sian premion, la Publik-premion. La voĉdonado daŭras ĝis la 31a de aŭgusto 2021. Sufiĉas viziti la paĝaron: https://soundcloud.com/user-166347520 Montriĝos la paĝo kun kantoj, kiuj plenumas kondiĉojn de la festivala regularo. Bonvolu aŭskulti la kantojn kaj elekti nur unu.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La Usona Bona FilmFestivalo

filmfestivaloEsperanto-USA okazigas mallongan filmfestivalon kun kontantaj premioj por la unuaj dek gajnintoj. La limdato estas la 12a de septembro 2021. Partopreno estas senkosta kaj vi ne devas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni! Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed via filmo devas esti tute en Esperanto, kun almenaŭ dek Esperanto-vortoj parolataj. Cetere, en la filmo devas aperi ĉapelo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton