Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paris transit icons - Métro.svg Metroo de Parizo
Paris Metro Sign.jpg
Ĝeneralaj informoj
Loko Parizo, Francio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 19-a de julio 1900
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 225,1 km
Nombro de linioj 16 estantaj:
M01Paris Metro 1.svg M02Paris Metro 2.svg M03Paris Metro 3.svg M03bisParis Metro 3 bis.svg M04Paris Metro 4.svg M05Paris Metro 5.svg M06Paris Metro 6.svg M07Paris Metro 7.svg M07bisParis Metro 7 bis.svg M08Paris Metro 8.svg M09Paris Metro 9.svg M10Paris Metro 10.svg M11Paris Metro 11.svg M12Paris Metro 12.svg M13Paris Metro 13.svg M14Paris Metro 14.svg
4 estontaj: M15Paris Metro 15.svg M16Paris Metro 16.svg M17Paris Metro 17.svg M18Paris Metro 18.svg
Nombro de stacioj 304
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 5,26 milionoj (2013)
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto RATP / IDF Mobilités
Transportisto RATP
Information icon.svg
vdr

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 225,1 kilometrojn, kaj 304 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).


Mapo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronologiaj mapoj de la Metroo de Parizo.
Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2013)
Carte Métro de Paris.jpg
Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2013)


Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de metrostacioj de Parizo, Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo kaj Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo.

En 2020,

  • 26 904 975 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Saint-Lazare
  • 75 809 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Saint-Ouen

En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,

Lasta malfermita stacio:

Metrolinioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrolinioj de Parizo.
Linio Nomo Malfermo Longeco
(km)
Nombro
da stacioj
M01Paris Metro 1.svg La Défense Château de Vincennes 1900 16,6 25
M02Paris Metro 2.svg Porte Dauphine Nation 1900 12,3 25
M03Paris Metro 3.svg Pont de Levallois - Bécon Gallieni 1904 11,7 25
M03bisParis Metro 3 bis.svg Gambetta Porte des Lilas 1921 1,3 4
M04Paris Metro 4.svg Porte de Clignancourt Mairie de Montrouge 1908 12,1 27
M05Paris Metro 5.svg Bobigny - Pablo Picasso Place d'Italie 1906 14,6 22
M06Paris Metro 6.svg Charles de Gaulle - Étoile Nation 1907 13,7 28
M07Paris Metro 7.svg La Courneuve - 8 Mai 1945 Villejuif - Louis Aragon
/ Mairie d'Ivry
1910 22,5 38
M07bisParis Metro 7 bis.svg Louis Blanc Pré-Saint-Gervais 1911 3,1 8
M08Paris Metro 8.svg Balard Pointe du Lac 1913 23,4 38
M09Paris Metro 9.svg Pont de Sèvres Mairie de Montreuil 1922 19,6 37
M10Paris Metro 10.svg Boulogne - Pont de Saint-Cloud Gare d'Austerlitz 1913 11,7 23
M11Paris Metro 11.svg Châtelet Mairie des Lilas 1935 6,3 13
M12Paris Metro 12.svg Front Populaire Mairie d'Issy 1910 15,3 29
M13Paris Metro 13.svg Les Courtilles
/ Saint-Denis - Université
Châtillon - Montrouge 1911 24,3 32
M14Paris Metro 14.svg Mairie de Saint-Ouen Olympiades 1998 14,4 13

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jara trafiko en milionoj da vojaĝantoj:

Plenŝtopita kajo en Saint-Mandé sur linio 1
Rango Linio Jara trafiko Jaro
1 M01Paris Metro 1.svg Linio 1 1812181,2 2017
2 M04Paris Metro 4.svg Linio 4 1559155,9 2017
3 M09Paris Metro 9.svg Linio 9 1379137,9 2017
4 M07Paris Metro 7.svgM07bisParis Metro 7 bis.svg Linioj 7 kaj 7bis 1351135,1 2017
5 M13Paris Metro 13.svg Linio 13 1314131,4 2017
6 M06Paris Metro 6.svg Linio 6 1143114,3 2017
7 M05Paris Metro 5.svg Linio 5 1109110,9 2017
8 M08Paris Metro 8.svg Linio 8 1055105,5 2017
9 M02Paris Metro 2.svg Linio 2 1052105,2 2017
10 M03Paris Metro 3.svgM03bisParis Metro 3 bis.svg Linioj 3 kaj 3bis 1014101,4 2017
11 M12Paris Metro 12.svg Linio 12 084384,3 2017
12 M14Paris Metro 14.svg Linio 14 083383,3 2017
13 M11Paris Metro 11.svg Linio 11 047147,1 2017
14 M10Paris Metro 10.svg Linio 10 045345,3 2017


Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veturanta materialo de la metroo de Parizo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Metroo kaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.

Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.

Metroo kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nombro de 304 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 305 staciojn kaj ne 304 en 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Hieraŭ Morgaŭ
* Listo de metrolinioj de Parizo * Kronologio de la Metroo de Parizo * Grand Paris Express
* Listo de metrostacioj de Parizo * Kronologiaj mapoj de la Metroo de Parizo * Kunfandiĝo de linioj bis de la metroo de Parizo
* Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo * Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo  
* Veturanta materialo de la metroo de Parizo * Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo  
* Funikularo de Montmartre * Kompanio CMP  
* Kuniklo de la Metroo de Parizo * Kompanio Nord-Sud  
* RATP * Eksa linio 14 de la metroo de Parizo  
* Île-de-France mobilités * Linio de Sceaux  
* RER de Francilio * Fulgence Bienvenüe  
* Transporto en Parizo * Jean-Baptiste Berlier  
* Tramtransporto en Parizo * Hector Guimard  
* Listo de metrooj en la mondo    

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.