Maratono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Por la samnoma urbo, vidu Maratono (urbo).


Maratono estas longdistanca kur-konkurso 42,195 kilometrojn longa. La nomo devenas de la urbeto en Maratono en Grekio (greke Marathon), en kiu en la jaro 490 antaŭ Kristo atenanoj venkis en batalo kontraŭ persoj. Laŭ la legendo mesaĝulo, kiu kuris kun la mesaĝo pri la venko, kuris ĉirkaŭ 40 kilometrojn kaj post alveno al Ateno mortis.

Ekde 1896, la maratono estas en la programo de la nuntempaj Olimpikoj. Franco, Michel Bréal, sugestis ke la Olimpikoj de 1896 inkluzivu kur-konkurson inter Maratono kaj Ateno (c. 40 km). Greko, Spiridon Louis, venkis en la unua olimpika maratono (2 horoj 58 minutoj 50 sekundoj). La distanco por la maratono variis ĝis 1921, kiam la Internacia Amatora Atletika Federacio postulis ke la distanco de la Olimpika maratono de 1908 en Londono (42,195 km, ekde la Kastelo Windsor ĝis la Olimpika Stadiono) estu la oficiala distanco de la maratono.

En la Olimpikoj, la maratono estas la plej longa olimpika atletika distanco por kurantoj. Tradicie, la maratono estas la fina atletika evento de la Olimpikoj, kaj finas nur horoj antaŭ la fina ceremonio.

Lastatempe, pli ol 800 urboj tra la mondo havas ĉiujaran maratonon. Kelkaj el la plej grandaj maratonoj estas la maratonoj de Bostono, Novjorko, Londono, kaj Honolulu, inter aliaj.

Ankaŭ la sketado havas maratonon.

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

La 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la Ĉikaga Maratono kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj, fininte la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tamen, ĝi ne estis oficiale konsiderata mondrekordo, ĉar la kurado ne estis aprobita de IAAF.

Kelkaj maratonoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]