Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
hebree מדינת ישראל Medinat Jisra'el
arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl
Ŝtato Israelo

Flago de IsraeloFlago de Israelo

Blazono de Israelo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Hatikva (La Espero)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jerusalemo (internacie nerekonata) (504 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) hebrea lingvo, araba lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) hebrea; tamen la araba havas "specialan statuson"
Plej ofta(j) religio(j) plejparte juda, krome islama, kristana kaj aliaj
Areo
 % de akvo
22 145 km²
ĉ. 2 %
Loĝantaro 9,093,000 (2019)
Loĝdenso 324 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno il
Landokodo IL
Telefona kodo 972
Internacia aŭtokodo IL
Plej alta punkto Monto Hermono
Plej malalta punkto Morta Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Isaac Herzog
Ĉefministro Naftali Bennett
Sendependiĝo 1948
Ekonomio
Valuto Nova israela sikloŝekelo (ILS aŭ NIS)
MEP laŭ 2007[1]
– suma 161.935 milionoj da USD
– pokapa 22.475,074 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo en Israelo
Junulara Esperanto-Ligo Israela
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Israelo
BritishMandatePalestine1920.png

Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo (post Mekko kaj Medino) kaj tre grava tero al aliaj monoteismaj religioj – la diversaj eklezioj de Kristanismo (ĉefe la rom-katolika kaj la orientaj) kaj la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Telavivo[2] kaj ĝia proklamata ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ne ĉiuj landoj agnoskas ĝina suverenecon super tiu urbo.[noto 1][3]

La ŝtato Israelo estas demokratio kun parlamenta sistemo, proporcia balotsistemo, kaj universala voĉdonrajto.[4] La Ĉefministro estas la estro de la registaro kaj la Kneset estas la parlamento. Kun populacio de ĉirkaŭ 9 milionoj en 2019,[5] Israelo estas disvolviĝinta lando kaj membro de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).[6] Ĝi havas la 31-an plej granda ekonomio laŭ MEP en la mondo, kaj estas la disvolviĝinta lando en aktuala milita konflikto.[7] Ĝi havas la plej altan vivnivelon en Mezoriento (sen kalkuli la arabajn landojn de la Persa Golfo kaj Saudarabion[8]) kaj rangas inter la pintaj landoj en la mondo laŭ procento de loĝantoj kun militista trejnado,[9] procento de loĝantoj kun universitataj studoj,[10] elspezo en esplorado,[11] kaj vivodaŭro.[12]

La moderna ŝtato Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de antaŭ tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon ene de la koloniisma intenco kontroli teritoriojn en strategia areo ĝis tiam kontrolita de la Otomana Imperio. Tio koincidis kun la intenco de diversaj judaj kaj pro-judaj sektoroj krei „hejmon por la juda popolo“, kion post la persekutado kontraŭ judoj (Holokaŭsto) fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito ricevis fortan subtenon. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn, nome unu juda kaj alia araba. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kontraŭ la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kontraŭ multaj de la najbaraj arabaj landoj kaj partikulare kontraŭ la araba loĝantaro de la propra ŝtato Israelo kaj ĉefe de la teritorioj okupaciitaj sen akcepto de UN. De ĝia fondo, la limoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de diskutadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj, sed ne nur. Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum plue okupacias ties teritorion kaj malhelpas la normalan funkciadon de la Ŝtato Palestino, ĉefe per instalado de kolonioj de judaj israelanoj en tiuj teritorioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Israelo.

El la antikvo ĝis la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Antikva Israelo.

La malnova tero de Kanaano, lokita je la sudokcidento de la nomita Fekunda duonluno, estis ekde la antikva tempo, tero de trafiko kaj intera punkto inter la civilizacioj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, unuflanke, kaj la valo de la Nilo por la alia. La regiono estis dividita en malgrandaj urbo-ŝtatoj aŭ sendependaj lokaj reĝlandoj, kiel Moabo, Edomo, Judao, Israelo, Aramo aŭ Fenicio, kiuj devis fari frontojn al la pluaj invadoj tiel de imperioj (de Egiptio, AsirioBabilonio), kiel de arabaj nomadoj aŭ la Popoloj de la Maro kiel la filiŝtoj. En tiu tero oni vidis la lumon de du la plej grandaj mejloŝtonoj de la okcidenta civilizacio: la semida alfabeto, origino de multaj malnovaj kaj modernaj alfabetoj, kaj monoteismo de kiu devenas la abrahamaj religioj, kaj poste etendiĝis ambaŭ atingoj tra la tuta Okcidento. Ĝi ankaŭ vidis la naskiĝo de kelkaj el la unuaj urboj de la mondo (kiel Jeriko), kiu jam aĝas sep mil jarojn, en plena neolitika revolucio, tiel kiel unu el la unuaj havenurboj de la mondo, nome la malnova Jafo.

Dum la Helenisma klasika periodo, Jehudo estis absorbita en la postaj Helenismaj regnoj kiuj sekvis la konkerojn de Aleksandro la Granda, sed en la 2-a jarcento a.K. la Judoj ribeliĝis kontraŭ la Seleŭkia Imperio kaj kreis la Hasmonean regnon. Tiu, la lasta teorie sendependa regno de Israelo, grade perdis sian sendependon el la 63 a.K. pro sia konkero fare de Pompejo por la Romia Imperio, iĝante Romia kaj poste Partia klienta ŝtato. Post la instalado de klientaj regnoj sub la Heroda dinastio, la Provinco Judea estis skuita per enlandaj tumultoj, kiuj finis per la Unua Juda-Romia Milito, la detruo de la Dua Templo, la apero de la Rabena judismo kaj de la Prakristanismo. La nomo Judeo aŭ Judea (Iudaea) ne plu estis uzita de grek-romianoj (Orienta Romia Imperio) post la Bar-Koĥba-ribelo de la jaro 135 n.e. Post tio okazis la juda diasporo.

En la 7-a jarcento, la tuta Levantenio de la Bizanca Imperio (posteulo de la Romia Imperio) estis konkerita fare de la araba ekspansio kaj restis en islamana kontrolo ĝis la Unua Krucmilito nome en 1099, sekvita de konkero fare de arabaj Ajubidoj en 1187. La Mamluka Sultanlando de Egipto etendis sian kontrolon super Levantenio en la 13-a jarcento ĝis sia malvenko fare de la Otomana Imperio en 1517. La situacio apenaŭ ŝanĝiĝis dum kelkaj jarcentoj kaj la tuta Levantenio restis dume en kontakto kun la ceteraj arabaj kaj islamaj landoj de Orienta Mediteraneo. Dum la 19-a jarcento, en Eŭropo kaj iom en Nordameriko naskiĝis la ĝermo de nacia sento inter judoj kio kondukis al la establado de nova soci-politik-religi-kultura movado nome Cionismo kiu celis ĉefe enmigradon al Palestino por konstrui tie novan politikan enton.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En la fino de la 19-a jarcento en Ĥoveve Cion (Cionista Movado) nome la unua tia societo en Varsovio partoprenis L. L. Zamenhof. La movado fondis unuajn dekomencajn koloniojn en Palestino. En 1897 Kongreso de Cionistoj en Bazelo (Svislando) sub prezidanteco de D-ro Theodor Herzl akceptis „Bazelan Programon“ (La Cionismo celas la formadon de publike garantiita hejmo por la Hebrea popolo en Palestino). En 1909 tiukadre okazis la fondo de Tel-Avivo (oni povis vidi sur tiu loko ĝis tiam nenion krom sablodunoj). Post la Unua mondmilito Palestino ĉesis esti provinco de Turkio kaj venis sub la protektoraton de Britio. Fakte la 2-an de novembro 1917 la Balfoura Deklaro (fakte simpla letero de lordo Balfour al lordo Rothschild) asertis la jenon: La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando. Tio unuaflanke estis komprenita kiel promeso de kreado de aparta juda ŝtato, dum aliflanke oni komprenis nur la promeson faciligi la setladon de judoj en la teritorio.

En aprilo 1921 „Keren Hajesod“ (Fundamenta Kaso de Palestino) organizaĵo de hebreoj en la tuta mondo kolektis 2 milionojn da pundoj. Samtempe ekzistis alia financa organizo, Hebrea Nacia Kaso, kies tasko estis aĉeti bienojn, sur kiuj la kolonioj formiĝu. Per la helpo de tiuj ĉi du kasoj dum du jaroj 18 kolonioj estis formitaj. La Valo de Jesreel, bone konata en la Biblia historio, estis tiutempe dense loĝata de pli ol 80 judaj kolonioj (kune kun la antaŭmilitaj), kvankam antaŭ kelkaj jaroj tiu ĉi valo estis tute malplena kaj neprilaborata. La 30-an de junio 1922 la Parlamento de Usono unuvoĉe akceptis rezolucion konforman al la judfavora kompreno de la Balfoura Deklaro. La 24-an de julio 1922 la Ligo de Nacioj konfirmis la aserton de la Balfoura Deklaro cedante mandaton por Palestino al Granda Britujo.

Organizaĵo Ĥalucim de junularaj pioniroj komencis entrepreni iniciatojn por konstrui la landon. Preskaŭ ĉie, kie la Pioniroj komencis laboron, ili trovis marĉojn kaj rokarojn, kiuj estis konsiderataj ne kultureblaj de multaj antaŭmilitaj esplorantoj. En 1925 en Palestino vivis 600 mil homoj, el ili 150 mil judoj. Tel Aviv havis 30 mil loĝantojn, pli ol mil domojn, plurajn fabrikojn, elektran lumon. Laborista Banko posedis kapitalon de 60 mil pundoj. Rutenberg Elektriga Kompanio provizis Tel-Avivon kaj Ĥajfon per elektro kaj planis elektrizi la tutan landon utiligante akvenergion de rivero Jordano. Cionisma Medicina Organizaĵo „Hadassa“ sukcese batalis kontraŭ malario kaj trakomo de okuloj. En aprilo de 1925 en Jerusalemo malfermiĝis la Hebrea Universitato je ĉeesto de pli ol 10 mil judoj de ĉiuj landoj. Dum la Dua Mondmilito la tuta areo kiel kontrolita de Unuiĝinta Reĝlando estis zono de batalkampo.

Vojo al sendependigo[redakti | redakti fonton]

Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.

En novembro 1947 Unuiĝintaj Nacioj decidis dividi la ĝistiaman teritorion de Palestino en du duonojn: nome la araba ŝtato ĉe la rivero Jordano kaj la juda ŝtato kun 56 % de la teritorio. La judaj gvidantoj akceptis la decidon. La gvidantoj de la lokaj araboj rifuzis akcepti ĝin kaj la saman tagon komencis ataki la judan loĝantaron. Komenciĝis milito inter la lokaj judoj kaj la lokaj araboj. En majo 1948 oni proklamis en Tel-Avivo la fondon de la juda ŝtato Israelo. La saman tagon kelkaj arabaj najbaraj ŝtatoj (Egiptujo, Jordanujo, Sirio ktp) ekatakis Israelon kaj tiam plilarĝiĝis la jud-araba milito. En marto 1949 finiĝis la milito per venko de la israela armeo. Unu el ĝiaj ĉefaj rezultoj estis, ke centmiloj da lokaj araboj („Palestinanoj“) forlasis siajn hejmojn kaj ekloĝis en aliaj partoj de Palestino aŭ en la najbaraj arabaj landoj („Palestinaj rifuĝintoj“). Parto de ili mem forlasis/forfuĝis dum la milito, dum alia parto estis forpelita de la israelaj soldatoj dum la bataloj. Alia grava rezulto: ne fondiĝis la araba ŝtato. Ĝiaj planitaj teritorioj estis regataj de tiam parte fare de Israelo kaj parte fare de Jordanio (Cisjordanio), inklude la disdividon de Jerusalemo inter Israelo kaj Jordanio. El 1948 ĝis 1952 estis Ĥajim Vajzman la unua israela prezidento. El 1949 ĝis 1953 estis David Ben-Gurion la unua israela ĉefministro (vidu artikolon Ĉefministroj de Israelo). En 1949 okazis la akcepto de Israelo kiel membro de UNO.

En 1956 okazis la Sinaja kampanjo kaj la unua Libana krizo. En 1967 pro la Sestaga Milito Israelo okupis Orientan Jerusalemon, Cisjordanion, la sektoron de Gaza, la duoninsulon de Sinajo kaj la Altaĵojn de Golano. La milito komenciĝis kiam la egiptaj kaj siriaj armeoj grandpotence alproksimiĝis la israelajn limojn minacante konkeri ĝin pro kio la israela armeo ekatakis la unua. En 1973 okazis la Milito de Jom Kippur kontraŭ Sirio kaj Egiptio. En 1978 oni subskribis la interkonsenton de Camp David, per kiuj Israelo redonis Sinajon al Egiptio.

En 1982 okazis militoperaco nomita de Israelo Paco al Galileo, kio rezultis en la Libana milito de 1982, nome invado fare de Israelo en Libanon, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupacio de suda Libano, sed kiu rezultis en pliigo de la influo de Sirio en Libano. Israelo plutenis la okupaciitajn teritoriojn, kaj kvankam en 1994 oni kreis ĝermon de araba ŝtato, nome Palestina Aŭtonomio en Gazaa Sektoro kaj Cisjordanio, pluis la konfliktoj inter la ŝtato Israelo kaj la palestinaj loĝantoj kontraŭisraelaj, dum Israelo konstruis apartisman muregon ene de Cisjordanio kaj plimultigis judajn koloniojn en tiu teritorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Israelo.
La rivero Jordano estas la celita orienta limo de Israelo.

En Israelo distingiĝas tri regionoj de Okcidento al Oriento, nome la jenaj:

  • la ebenaĵo ĉe la mediteranea marbordo,
  • la centra montoĉeno kaj la
  • Jordana Valo.

Al ĉi tiuj tri regionoj, oni devas aldoni tiun de la dezerto Negevo, lokita sude de Israelo. La aridaj regionoj okupas pli ol duonon de la teritorio de Israelo. Kvankam granda parto de tiu teritorio estas senhoma, en la valoj abundas la iridojn, kaj ankaŭ la arboj kiel pinoj, eŭkaliptoj, olivujoj kaj akacioj.

Israelo estas en la zono de Levantenio de la mondoregiono konata kiel Fekunda duonluno de Azio. La lando estas en la orienta pinto de la Mediteranea Maro, limigita de Libano norde, Sirio nordoriente, Jordanio kaj Cisjordanio oriente, kaj Egipto kaj la Gaza Zono sudokcidente. Ĝi kuŝas inter latitudoj 29° kaj 34° N, kaj longitudoj 34° kaj 36° E (Or).

La suverena teritorio de Israelo (laŭ la limigaj linioj de la Interkonsentoj por Batalhalto de 1949 kaj ekskludante ĉiujn teritoriojn konkeritajn de Israelo dum la Sestaga Milito de 1967) estas proksimume 20 770 km² de surfaco, el kio du procento estas akvo.[13] Tamen Israelo estas tiom mallarĝa (100 km je la plej larĝa punkto, kompare kun 400 km el nordo al sudo) ke la ekonomia ekskluda zono en la Mediteraneo estas duoble granda ol la terareo de la lando.[14] La totala areo sub la "de facto" juro de Israelo, inkludante la zonon de Orienta Jerusalemo kaj la areon de la Golanaj Altaĵoj, estas 22 072 km² ampleksa,[15] kaj la totala areo sub "de facto" kontrolo de Israelo, inklude la milit-kontrolita kaj nur parte Palestin-regata teritorio de la Okcidenta Riverbordo, estas 27 799 km² ampleksa.[16]

La Suda distrikto de Israelo, kiu inkludas sude la dezerton Negevon.

Spite sian malgrandan grandon, Israelo estas hejmo de vario de geografiaj trajtoj, el la Dezerto Negevo en la sudo al la interna fekunda Valo de Jizre'el, la montaroj de Galileo, Karmelo kaj al la Golano en la nordo. La Israela Marborda Ebenaĵo sur la bordoj de la Mediteranea Maro estas hejmo de plej el la landa loĝantaro.[17] Oriente de la centraj altaj teroj estas la Jordana Valo, kiu formas malgrandan apartan parton de la 6 500 km longa Grand-Rifta Valo. La Jordana rivero fluas laŭlonge de la Jordana Valo, el la Monto Hermon tra la Hulaha Valo kaj la Maro de Galileo ĝis la Morta Maro, nome la plej malalta punkto de la surfaco de la Tero.[18] Pli sude estas la Arabaha Valo, kiu finas en la Akaba Golfo, kiu estas parto de la Ruĝa Maro. Unika de Israelo kaj de la Sinaja Duoninsulo estas la "maĥteŝ", aŭ tipaj eroziejoj.[19] La plej granda "maĥteŝ" en la mondo estas la Maĥteŝ Ramon en Negevo,[20] kiu estas 40 por 8 km ampleksa.[21] Israela informo pri la media statuso de la Mediteranea Baseno asertas, ke Israelo havas la plej grandan nombron de plantospecioj por kvadrata metro el ĉiuj landoj de la baseno.[22]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lokita inter la dezertoj de Afriko kaj Azio de unu parto, kaj de la Mediteranea, varma kaj humida maro de la alia, Israelo troviĝas en vojkruciĝo de klimataj influoj, kiuj permesas distingi ĝis kvardek malsamajn tipojn de klimato en tiel reduktita surfaco.

La temperatura reĝimo varias notinde depende de la alteco, speciale en vintro: de la okcidento al la oriento la klimato transiĝas de tipe mediteranea al kontinenta. La montaj regionoj kutimas esti ventosuferaj kaj tre malvarmaj, kelkfoje kun neĝofaloj. La pinto de la monto Hermono estas kovrita de neĝo dum la plej granda parto de la jaro, kaj Jerusalemo ĝenerale ricevas almenaŭ unu neĝofalon ĉiujare.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Kneset, la parlamento de Israelo.

Israelo estas parlamenta demokratio kun sistemo de multaj partioj kaj disiĝo de povoj kun universala voĉdonado. La politika israela sistemo estas formita de la leĝfara povo, la plenuma povo kaj la justica povo. Ĝiaj plej gravaj institucioj estas la prezidanto, kiu estas la estro de la ŝtato, la Kneset, kiu estas la parlamento de la lando kun 120 membroj, la ĉefministro kaj lia/ŝia kabineto, kiu formas la registaron, kaj la justica sistemo, kies plej alta tribunalo estas la Supera Kortumo de Israelo, laŭleĝe sendependa de la registaro. En lando kun tiom komplika situacio en la internacia konsidero kaj speciale kun proksimaj landoj kaj aliaj potencoj, ludas gravan rolon la Ministerio de Eksteraj Aferoj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Israelo estas dividita en ses distriktojn:

La plej grandaj urboj de Israelo estas Jerusalemo (504 mil), Tel-Avivo (321 mil) kaj Ĥajfo (223 mil).

Konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Oficiroj de la Israela Aerarmeo apud egipta detruita aviadilo dum la Sestaga milito de junio de 1967.

Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la judoj el la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britian regadon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo unuflanke kaj ŝtato araba aliflanke. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga milito de junio de 1967, la israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.

Estis kaj estas multaj konfliktoj inter la palestinanoj kaj la judoj pri la rego de Gazaa sektoro, la Okcidenta Bordo (Cisjordanio) kaj precipe la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. La Golanan Montaron, nun okupaciita de Israelo, postulas Sirio.

La plej danĝera sia kontraŭulo en la regiono Israelo konsideras Iranon (nek araba nek najbara), kiun ĝi ofte akuzas pri subtenado de kontraŭisraela terorismo kaj strebo krei nuklean armilon, dum Israelo delonge havas tion. Pro tiuj klopodoj estis starigitaj internaciaj sankcioj kontraŭ Irano, kiuj funkcias dum jardekoj. En januaro 2020 Israelo asertis, ke fine de 2020 Irano havos pliriĉigitan uranion en kvanto sufiĉa por konstrui atombombon. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ofte diris, ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco.

En 2020 tri arabaj landoj anoncis normaligon de rilatoj kun Israelo: nome Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Sudano.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La historio de Israelo dum la 20-a jarcento suferis multajn gravajn kaj ne ĉiam pacajn ŝanĝojn en la demografio. Dekomence loĝata ĉefe de araboj, duarange de judoj, sed ankaŭ de aliaj popoloj, nome okcidenteŭropanoj, grekoj, turkoj, armenoj (Vidu artikolon Armenoj en Israelo) ktp., la posta elmigrado de judoj kaj kreado de la ŝtato Israelo ŝanĝis la situacion, malprofite al araboj kun postaj envenoj de judaj enmigrantoj de tre diversaj devenoj: centreŭropanoj, rusoj, el arabaj landoj, partikulare el Jemeno, el Etiopio, el Argentino, el Usono ktp.

Populacipiramido de Israelo.

En 2020, la loĝantaro de Israelo estis ĉirkaŭkalkulita je 9,277,200, el kiuj 74.2% estis registritaj de la civila registaro kiel judoj.[23] Araboj estas 20.9% de la loĝantaro, dum ne-arabaj kristanoj kaj personoj kiuj ne havas religion listita en la civila registrejo formas ĝis 4.8%.[23] Komence de la 21-a jarcento grandaj nombroj de migrantaj laboristoj el Rumanio, Tajlando, Ĉinio, Afriko kaj Sudameriko setliĝis en Israelo. La preciza nombro estas nekonata, ĉar multaj el ili estas loĝantaj en la lando eksterleĝe,[24] sed la ĉirkaŭkalkuloj iras el 166 000[23] ĝis 203,000.[25] Ĉirkaŭ Junio 2012, proksimume 60 000 afrikaj migrantoj estis enirantaj en Israelon.[26] Ĉirkaŭ 92% de israelanoj loĝas en urbaj areoj.[27] Informoj publikigitaj de la OEKE en 2016 ĉirkaŭkalkulis la averaĝan vivodaŭron de israelanoj je 82.5 jaroj, kio faras ĝin la 6-a plej alta lando en la mondo pri vivodaŭro.[12]

Enmigrado en Israelon en la jaroj 1948–2015. La du pintoj koincidas kun 1949 kaj 1990.

La ŝtato Israelo estis planita kaj kreita kiel hejmlando por judoj kaj tial ĝi estas ofte referencata kiel "juda ŝtato". La israela Leĝo de Reveno garantis al ĉiuj judoj kaj al tiuj de juda praularo la rajton al la israela ŝtataneco.[28] Pligrandigo de la juda israela loĝantaro ekde 1948 estas multe pli granda, se komparita kun aliaj landoj kiuj same ricevis amasan enmigradon.[29] Juda elmigrado el Israelo (nomita ĝerida en hebrea), ĉefe al Usono kaj Kanado, estas priskribita de demografoj kiel malgranda,[30] sed estas ofte citita de la israelaj registaraj ministerioj kiel grava minaco por la estonteco de Israelo.[31][32]

Tri kvaronoj de la loĝantaro de Israelo estas de judoj de diversaj judaj devenoj. Proksimume 75% de la israelaj judoj estas naskiĝintaj en Israelo,[23] 16% estas enmigrantoj el Eŭropo kaj Ameriko, kaj nur 7% estas enmigrantoj el Azio kaj Afriko (inklude el la Araba mondo).[33] Judoj el Eŭropo kaj el la iama Sovetunio kaj ties posteuloj naskiĝintaj en Israelo, kiel la Aŝkenazoj, konstituas proksimume 50% de la judaj israelanoj. Judoj el arabaj kaj aliaj islamaj landoj kaj ties posteuloj, kiel Mizraĥaj kaj Sefardaj Judoj,[34] formas plej el la cetero de la juda loĝantaro.[35][36][37] Proporcio de judaj intergeedzecoj estis ĉirkaŭ 35% kaj ĵusaj studoj sugestas, ke la procento de israelanoj devenaj el kaj Sefardoj kaj Aŝkenazoj pliiĝas je ĉirkaŭ 0.5 procento ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 25% de la lernejaj infanoj nuntempe originiĝas el ambaŭ komunumoj.[38] Ĉirkaŭ 4% el israelanoj (300 000), etne difinitaj kiel "aliaj", estas rusaj posteuloj el Sovetunio pro enmigrado de 1990-aj jaroj de juda deveno aŭ familio ne estas judoj laŭ la rabena juro, sed estas elekteblaj por israela ŝtataneco laŭ la Leĝo de Reveno.[39][40][41]

La totala nombro de israelaj setlejoj trans la Verda Linio de 1949 estas ĉirkaŭ 600 000 (≈10% de la juda israela loĝantaro).[42] En 2016, ĉirkaŭ 399 300 israelanoj loĝis en setlejoj de Cisjordanio,[43] inklude tiujn de antaŭ la establado de la Ŝtato Israelo kaj kiuj estis re-establitaj post la Sestaga Milito, en urboj kiel Hebron kaj setlejoj kiel Guŝ Etzion. Aldone al la setlejoj de la Cisjordanio, estis pli ol 200 000 judoj kiuj loĝas en Orienta Jerusalemo,[44] kaj 22 000 en la Golanaj Altaĵoj.[43][45] Proksimume 7 800 israelanoj loĝis en setlejoj de la Gaza Strio, konata kiel Guŝ Katif, ĝis ili estis evakuataj de la registaro kiel parto de la israela plano de 2005 por foriro el la Gaza Strio.[46]

Sociaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La sociaj protestoj komencitaj dum la somero 2011 depostulante socian justecon (loĝado, monpovo…) disvolviĝis ĝis la manifestacio de la 3-a de septembro, kiu kunigis 400 000 anojn; tiuj-ĉi multnombriĝis interalie en la urbo Tel-Avivo kaj ankaŭ depostulis la finon de la okupaciado de palestinaj teritorioj[47]. Ĝenerale estas granda kultura kaj politika diferenco inter la plej ortodoksaj sektoroj de judoj kaj la plej toleremaj kaj eĉ laikaj aŭ preskaŭ ne religiaj; tio pli kaj pli koincidas kun la diferencoj kiuj estas en aliaj landoj inter dekstro kaj maldekstro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La diamantkomerca kvartalo de la urbo Ramat Gan.

Por loĝantaro de 7 200 000 en 2007, kun kresko de 1,8 % dum la antaŭaj kvar jaroj la MEP estas de 105,100 milionoj da eŭroj, kun kresko dum la antaŭaj kvar jaroj de 4,6 %; tio estas, bonkvalita ekonomio kun pokapa enspezo de 14,651 eŭrojn. La inflacio estas de 0,4 % kaj maldungado 7,6 %, plej alta en araba socia tavolo.

Israelo eksportas poluritajn diamantojn (31,7 % el la enspezo), elektronikaĵojn kaj teknikaĵojn, maŝinindustriajn produktaĵojn, frukton, legomaron, naftoproduktojn kaj kemiaĵojn. La ĉefaj aĉetantaj landoj estas Usono (45 %), Belgio, Honkongo, ktp. Israelo importas polurotajn diamantojn, manĝaĵojn, karburaĵojn kaj aliajn, ĉefe el Usono, Belgio kaj Germanio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Aranĝo por Ŝabato.

La kulturo de Israelo estas nedisigebla de la historio de la judismo kaj de la juda popolo. La kultura diverseco de Israelo derivas de la diverseco de ĝia loĝantaro: judoj de ĉie alportis siajn kulturajn kaj religiajn tradiciojn kun si, kreante fandujon de kutimoj kaj kredoj de la juda kulturo. Israelo estas la sola lando de la mondo, kie la vivo ĝiras ĉirkaŭ la hebrea kalendaro. La laboro kaj la lernejaj ferioj estas determinitaj de la judaj festoj, kaj la oficiala tago de ripozo estas la Ŝabato. La grava araba minoritato de Israelo ankaŭ lasis sian stampon en la israela kulturo en sferoj kiel la arkitekturo, muziko kaj kuirado.

La israela kuirarto (en la hebrea המטבח הישראלי ha-mitbach-ha yisra'eli) konsistas el lokaj pladoj de la indiĝenaj homoj de Israelo kaj pladoj alportitaj al Israelo de la judoj de la diasporo. Ekde antaŭ la kreo de la ŝtato Israelo en 1948, kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, israela juda fuziiga kuirarto evoluis.

Religio[redakti | redakti fonton]

Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): ŝabataj kandelingoj, vazo por lavado de la manoj, Humaŝ kaj Tanaĥo, montrilo, ŝofaro, kaj etrogujo.

Laŭ multaj judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la palestinanoj, la invado de ilia lando fare de la judoj, kaj la rego de la judoj tie estas grava maljustaĵo. Laŭ unu kompreno la regadsistemo estas etnokratia.

La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la judoj, al la islamanoj, kaj ankaŭ al la kristanoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jerusalemo (Muro de lamentadoj, Kupolo de la Roko, Baziliko de la Sankta Tombo, Via Dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta Maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Jerusalema Leĝo diras, ke "Jerusalemo, kompleta kaj unuiĝinta, estas la ĉefurbo de Israelo" kaj la urbo servas kiel la sidejo de la registaro, la hejmo de la prezidenta loĝejo, registaraj oficejoj, supera kortumo, kaj parlamento. La sekureca rezolucio 478 de la Unuiĝintaj Nacioj (20-a aŭgusto 1980; 14-0, Usono sin detenis) nuligis la Jerusaleman Leĝon kaj alvokis, ke membraj ŝtatoj fortiru siajn diplomatiajn misiojn el Jerusalemo. Multaj landoj tenas siajn ambasadorejojn en aliaj urboj kiel Telavivo, Ramat Gan, kaj Herzlija (vidu la CIA Faktlibro kaj Mapo de Israelo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Monetary Fund, World Economic Outlook Database, April 2008
  2. GaWC – The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network. Alirita 1a de marto 2009.
  3. ''Basic Law: Jerusalem, Capital of Israel''. Knesset.gov.il. Alirita 14-a de oktobro 2013.
  4. Global Survey 2006: Middle East Progress Amid Global Gains in Freedom. Freedom House (19a de Decembro 2005). Alirita 20a de Marto 2012.
  5. Latest Population Statistics for Israel. Alirita 23a de Marto 2019.
  6. Israel's accession to the OECD. Organisation for Economic Co-operation and Development. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  7. Current conflicts.
  8. "Human Development Index and its components". United Nations Development Programme. 2018. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  9. IISS 2018, pp. 339-340
  10. 15a de Septembro 2016, Education at a Glance: Israel [1] publikigita de Organisation for Economic Co-operation and Development en la 18a de Januaro 2017.
  11. Research and development (R&D) - Gross domestic spending on R&D - OECD Data. Alirita 10a de Februaro 2016.
  12. 12,0 12,1 "Health status - Life expectancy at birth - OECD Data". theOECD. Alirita la 16an de novembro 2020.
  13. "Israel". The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita la 16an de novembro 2020.
  14. Cohen, Gili, "Israel Navy to devote majority of missile boats to secure offshore drilling rafts", 9a de Januaro 2012.
  15. Area of Districts, Sub-Districts, Natural Regions and Lakes. Israel Central Bureau of Statistics (11a de Septembro 2012). Alirita 13a de Junio 2013.
  16. (7a de Majo 2009) “Israel (Geography)”, Country Studies. Alirita 12a de Februaro 2010.. 
  17. The Coastal Plain. Israel Ministry of Tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2017. Alirita 6a de Januaro 2017. Archived 2017-01-07 at the Wayback Machine
  18. (1999) The Living Dead Sea. Israel Ministry of Foreign Affairs. ISBN 978-0-8264-0406-0.
  19. (2001) Makhteshim Country. UNESCO. ISBN 978-954-642-135-7.
  20. Jacobs 1998 284. "The extraordinary Makhtesh Ramon – the largest natural crater in the world ..." Jacobs, Daniel. (1998) Israel and the Palestinian Territories. ISBN 978-1-85828-248-0.
  21. “Makhtesh Ramon”, Jewish Virtual Library.
  22. Rinat, Zafrir, "More endangered than rain forests?", 29a de Majo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 Israel's Independence Day 2019 6a de Majo 2019, Israel Central Bureau of Statistics, alirita la 7an de majo 2019.
  24. "ISRAEL: Crackdown on illegal migrants and visa violators", 14a de Julio 2009.
  25. Adriana Kemp, "Labour migration and racialisation: labour market mechanisms and labour migration control policies in Israel", Social Identities 10:2, 267–292, 2004
  26. "Israel rounds up African migrants for deportation", 11 June 2012. Archived 2015-09-24 at the Wayback Machine
  27. The Land: Urban Life. Israel Ministry of Foreign Affairs. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2013.
  28. The Law of Return. Knesset. Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2005. Alirita 14a de Aŭgusto 2007.
  29. DellaPergola, Sergio. (2000) Daniel J. Elazar: The Global Context of Migration to Israel. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, p. 13–60. ISBN 978-1-56000-428-8.
  30. Herman, Pini, The Myth of the Israeli Expatriate, Moment Magazine, volume 8, issue 8, pp. 62–63, 1a de Septembro 1983.
  31. (2007) “Israel's Brain Drain”, Israel Economic Review 5 (1), p. 1–22. 
  32. Rettig Gur, Haviv, "Officials to US to bring Israelis home", 6a de Aprilo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
  33. Jews, by Continent of Origin, Continent of Birth & Period of Immigration. Israel Central Bureau of Statistics (6a de Septembro 2017). Alirita 19a de Septembro 2017.
  34. (2008) “From Sephardi to Mizrahi and Back Again: Changing Meanings of "Sephardi" in Its Social Environments”, Jewish Social Studies 15 (1), p. 165–188. 
  35. "The myth of the Mizrahim", The Guardian, 3a de Aprilo 2009.
  36. “Jewish Refugees from Arab Countries”, Jewish Virtual Library.
  37. Missing Mizrahim (31a de Aŭgusto 2009).
  38. Socioeconomic Status and Demographic Behavior of Adult Multiethnics: Jews in Israel. Hebrew University of Jerusalem (2006). Arkivita el la originalo je 29 October 2013. Alirita 26a de Majo 2013.
  39. DellaPergola, Sergio (2011)Jewish Demographic Policies. The Jewish People Policy Institute.
  40. “Israel (people)”, Encyclopedia.com.
  41. Yoram Ettinger. "Defying demographic projections", 5a de Aprilo 2013. Kontrolita 29a de Oktobro 2013.
  42. Gorenberg, Gershom, 26a de Junio 2017, Settlements: The Real Story [2] The American Prospect, alirita la 25an de Aŭgusto 2017
  43. 43,0 43,1 [https://www.cbs.gov.il/he/pages/default.aspx "Loĝlokoj kaj populacio, laŭ Populacigrupo, Distrikto, Sub-Distrikto kaj Natura Regiono". Israela Centra Buroo de Statistiko. 6a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  44. "Population of Jerusalem, by Age, Religion and Geographical Spreading, 2015" (PDF). Jerusalem Institute for Israel Studies. Arkivita el la originalo (PDF) en 24a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  45. . The Golan Heights factor and the future of destabilized Syria (7a de Majo 2019). Alirita 9a de Majo 2019.
  46. Settlements in the Gaza Strip. Arkivita el la originalo je 26a de Aŭgusto 2013. Alirita 12a de Decembro 2007. Archived 2013-08-26 at the Wayback Machine
  47. france ISRAEL - Un vaste programme de réformes devrait voir le jour d'ici deux semaines...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Israel en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.