Radu Vasile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Radu Vasile

Radu VASILE (naskiĝis la  10-an de oktobro 1942(nun 1942-10-10) en Sibiu, mortis la 3-an de julio 2013 (70‑jara) en Bukareŝto), estis rumana politikisto kaj historiisto.

Lia politika kariero komenciĝis post la falo de komunismo. En 1990 li aniĝis al la Kristan-Demokratia Nacia Kamparana Partio (PNTCD). De 1993 al 1998 li estis vic-prezidanto de la rumana senato. De aprilo 1998 al decembro 1999 li estis ĉefministro de Rumanio. De 2000 li estas senatano de la rumana Demokratia Partio.

En decembro 1999 li demisiis kiel ĉefministro. Je la 28-a de decembro 1999 li estis eksigita de PNTCD pro "manko de kunlaboremo".

Vasile estas edzo kaj havas tri gefilojn (Mihai, Tudor, Ioana). Li publikigis librojn pri historio kaj ekonomiko, sed ankaŭ poemojn, sub la pseŭdonimo Radu MISCHIU [miskju].