GIF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Simpla GIF, farita el tri malsamaj bildoj, kiuj ripetiĝas senfine.

GIF (angle Graphics Interchange Format) estas bildostrukturo, kiu estis tre populara en TTT.

La formo subtenas ne pli ol 256 kolorojn en bildo. Ĝi ankaŭ subtenas movbildojn.

Patentaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La aranĝon kreis en 1987 Bob Berry el CompuServe, uzante la publike priskribitan metodon de senperda informdensigo «LZW», kreitan en 1983 surbaze de «LZ78». Li onidire ne sciis, ke en 1985 la kreinto de LZW ricevis en Usono patenton pri ĝi. Poste la patento transiris al «Unisys», kiu en la jaroj 1993-1994 komencis persekuti provizantojn de programoj, kiuj uzis la metodon. Diversaj personoj poste ricevis aliajn patentojn en kelkaj landoj.

Pro tio kaj pro teĥnikaj limigoj de GIF, en la jaroj 1995-1996 oni kreis informaranĝon PNG, kiu ne nur estis libera, sed ankaŭ uzis pli efikan algoritmon DEFLATE, subtenis pli da koloroj kaj havis pliajn kapablojn. La sola kapablo de GIF, kiun PNG ne havis, estis prezento de movbildoj, por kiu la aŭtoroj kreis aranĝon MNG,[1] kompletigitan en 2001.[2]

La lasta patento koncernanta GIFon eksvalidiĝis en 2006, do nun oni povas uzi GIFon sen danĝero.[3] Tamen por nemovaj bildoj pli taŭgas PNG, kiun jam subtenas ĉiuj modernaj TTT-legiloj (nur iuj nelastaj versioj de Internet Explorer ne subtenas kelkajn malĉefajn ecojn).

Referencoj[redakti | redakti fonton]