LF-koop havas la eldonrajtojn de tri libroj de Kalocsay

KalocsayLa Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri Parnasa Gvidlibro, pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto. Same laŭ kontrakto kun la koncernatoj en Hungario Literatura Foiro kaj ĝia kooperativo akiris en ekskluziveco la eldonrajtojn de la traduko de Infero (dua eldono, 1979) kaj de La dekdu noktoj de Satano (1990). Parto de tiuj du eldonaĵoj estas la postparolo respektive prefaco de Gaston Waringhien.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Verku por Tutmonda Egaleco

Tutmonda egaleco

Jen du invitoj de la TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco!

Ĉu vi ŝatus verki artikolon?

La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin verki artikolon pri la subaj temoj. Temas pri artikolserio kiu aperos en la revuo Kontakto aŭ en aliaj kanaloj de TEJO. Ne zorgu pri via scipovo de Esperanto, ni provlegos vian tekston! Do, kion vi atendas? Kuraĝiĝu kaj verku! Sendu viajn tekstojn al [email protected].
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe jubileas!

Keefe

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj; inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), kreinto de la Valencia Metodo de lingvoinstruado; iniciatinto kaj kunorganizinto (kun ĉinaj esperantistoj) de la lernejo “Esperanto-Insulo” (2010, 2012, 2013, 2014) en la insulo Hajnano, kunfondinto de “Universitato de Esperanto” (http://www.universitato.info); aŭtoro de pluraj artikoloj, interalie, de la artikolserio (13 artikoloj) pri Esperanto kaj merkatiko en La Ondo de Esperanto (2012-17). Dennis Keefe estas laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 2011.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Afiŝo por la Esperanto-Tago 2021

Esperanto-TagoEn la reto aperis jam 21 lingvaj versioj de la afiŝo uzinda dum la ĉi-jara Esperanto-tago. Vi ne nepre devas uzi ĝin. Se vi povas produkti ion pli taŭgan, bonvolu. Gravas nur, ke dum tiu tago, la 26an de julio vi faru ion por festi ĝin kaj por diskonigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista publiko. Nun ne plu estas tempo por teoriaj diskutoj, ĉar restas nur unu monato ĝis ĉi tiu tago. Nun estas la tempo por pretigi siajn agadplanojn por tiu tago. Ĉiu faru tion, kion li kapablas fari en sia medio, sed ne malpli ol tio kaj anoncu viajn planojn publike por kuraĝigi aliajn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Reala Esperantio nur en Greziljono kaj KCE

KCEKatastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Somera Esperanto-Studado (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe la verdajn hikikomorojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Virtuala SES 2021

SES

Ĉi-jare SES (Somera Esperanto-Studado https://ses.ikso.net/) ne povos okazi ĉeeste kiel antaŭe planite en Ĉeĥio. Pro la pandemio ni devis ŝanĝi la planojn kaj tial la evento ĉi-somere okazos virtuale, de la 2a ĝis 11a de julio 2021! Tio ja havas kelkajn malavantaĝojn (manko de persona kontakto, manko de ekkono de nova lando, kulturo…), sed ankaŭ plurajn avantaĝojn. Ni do koncentriĝu pri tiuj pozitivaj flankoj, por povi plene ĝui someron kaj SES-on!

Kial ni rekomendas aliĝi al “Virtuala SES 2021”?
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

11 vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo kiujn eble vi ne konas

Duolingo

Se vi lernas Esperanton per Duolingo, eble vi aŭdis kelkajn vortojn tie, kiujn vi ne tuj komprenis. En tiu ĉi filmeto, la TEJO-estrarano Karina Oliveira klarigas la signifon de 11 apartaj vortoj el la Esperanto-kurso en Duolingo, kiujn eble vi ne konas! Krokodili, gufujo, kabei… Pere de tiuj vortoj, vi malkovros multajn interesajn aferojn pri la Esperanto-komunumo!
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Memorante Gondolandon: Senpaga albumo de Korvaks

KorvaksLa 11an de junio 2021 estis lanĉita la bita albumeto Memorante Gondolandon de Korvaks. Korvaks el Auckland (Nov-Zelando) ne povas ludi muzikan instrumenton kun sufiĉa lerteco por esti nomita muzikisto, sed li neniam forlasis sian deziron krei muzikon. Feliĉe por li, per teknologio kaj lia amata komputilo la nekapablo muziki ne plu estas bariero. Do antaŭ kelkaj jaroj Korvaks komencis eksperimenti per “Bandcamp” kaj lastatempe per “Logic Pro”. Li decidis kombini sian intereson pri instrumento-programado kun sia intereso pri Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

LF-koop havas la eldonrajton de la HdE-libroj

AuldLa Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de Heroldo de Esperanto ekde la 1920aj jaroj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al Itala Interlingvistika Centro en 1996. Reeldonado fare de alia entrepreno eblas nur post interkonsento kun LF-koop. Tiu interkonsento ne okazis pri du titoloj reeldonitaj de Edistudio (Brunetto Casini) en Italio.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Metioj kaj krestomatioj: Recenzo de Baza literatura krestomatio

BLKBaza literatura krestomatio, de Aleksander Korĵenkov k.a. (komp. kaj red.), 4a eldono, korektita kaj kompletigita, Sezonoj/Litova Esperanto-Asocio, Kaliningrado/Kaunas, 2019, 368 p., ISBN 9786099508771.

En epoko interreta, vi povas per rapida reta serĉo malkovri la identecon de tiuj “k.a.” apud la nomo de Korĵenkov. Same facile vi trovos recenzojn kiuj varme rekomendas aĉeti la libron. Se vi estas kursano aŭ ekzameniĝonto, ili rekomendas – kaj mi plene konsentas – ke vi ĝin nepre trastudu por bone trempi vin en la minimuma kvanto da tekstoj beletraj el diversaj epokoj. Ĉu tamen mi havas moralan rajton rekomende prediki pri tiu ĉi krestomatio?
Legi plu

Afiŝita en Kulturo, Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Literatura Konkurso 2021

Literatura konkurso

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) anoncas la 11an literaturan konkurson “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estis, kio estos?” La celo de la konkurso estas popularigi la ideon de Esperanto, lingvo inciatita de la bjalistokano Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interhoma komunikado, kaj inspirado de ĉiuj por legi literaturon kaj doni la ŝancon malkovri kaj disvolvi la literaturan talenton per verkado kaj taksigo de literatura teksto. La celo de la konkurso estas la provo taksi la mondon, kiu nin ĉirkaŭas, en la kunteksto de la komuna lingvo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

NASK: Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

ТФЫЛ

Pro la daŭra pandemio, la programoj de NASK 2021 restos virtualaj. Ĉi-jare NASK kaj ESF prezentos tri virtualajn sesiojn de la tradicia somera kursaro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Pri la 54a ILEI-Kongreso en 2021

ILEIILEI devas rezigni pri la surloka fizika kunveno en Benino. La anoncoj pri aliĝoj estis tre malmultaj pro la daŭraj limigoj kaj obstakloj en vojaĝado. Tamen la pandemia situacio en Benino daŭre estas tute kontentiga kaj sekura. ILEI lanĉas virtualan Kongreson, temas pri la 54a ILEI-Kongreso – VEKI 2, okazonta la 7-14an de aŭgusto 2021.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Kolombo de Paco

KolomboAperis la unua numero de La Kolombo de Paco, la kuriero de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto. Legu, ĝuu, senpage elŝutu ĝin ĉe https://revuoesperanto.org/kolombo_1; libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! Kaj ne forgesu aliĝi al la 2a VK: https://vk.esperanto.net
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Recitado de Esperantaj poemoj

RecitadoOkaze de la 134a datreveno de Esperanto kaj de la unua datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2an Liaoning-an Recitadon de Esperantaj Poemoj je la 25a de julio 2021, en Shenyang, la ĉefurbo de la provinco Liaoning (Ĉinio). Se vi volas partopreni en la recitado, ni varme bonvenigas vin kaj atendas viajn verkojn kaj videojn (malpli ol kvar minutoj) ĝis la 25a de junio 2021.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Izrael Lejzerowicz naskiĝis antaŭ 120 jaroj

LejzeroviczAntaŭ 120 jaroj, la 4an de junio 1901 en Lodzo naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda. Lejzerowicz estis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto, tradukinto el la lingvoj hebrea kaj jida, sed en la historio de Esperanto Lejzerowicz restas ĉefe kiel la aŭtoro de la movada satiro El la “Verda Biblio”, kiun Literatura Mondo eldonis en 1935 en la sama volumo kun liaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto oficiale menciita en ALTE-laborgrupoj

ALTEPliaj paŝoj favore al esperanto en Konsilio de Eŭropo, kadre de la kunlaboro kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE). Krom aktivi en du el la kvar laborgrupoj pri alfabetigo kaj lingvotestado de enmigrintoj, Kultura Centro Esperantista sukcesis oficiale menciigi esperanton kiel vivantan lingvon.

Fakte, la oficiala dokumento kiu starigas la laborgrupojn listigas dek sep membrojn, el dek tri institucioj, dek landoj kaj dek lingvoj. Nur ĉi-lastaj estas specife indikitaj: ĉeĥa, nederlanda, angla, esperanto, germana, greka, itala, norvega, portugala, slovena.

Nome de la Esperanta Civito d-ino Lorena Bellotti kaj d-ro Giorgio Silfer kontribuas precipe pri interkulturaj demandoj, bazante sin ankaŭ sur la spertoj en la esperanto-mondo. Krome ili atentigas pri la problemoj de integrigo en lingvoj sen naciŝtato, ekzemple la kataluna (malgraŭ la escepto de Andoro).

Fonto: HeKo 764 5-B, 25 maj 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2021

SEU2. Antaŭ 100 jaroj (1921) en Petrogrado komenciĝis la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista kadre de kiu estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU).

4. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la satiro El la “Verda Biblio” (1935), tradukinto el la lingvoj hebrea kaj jida.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Redakta maratono Unesko 2021

Unesko

UEA kaj ELiSo/VMEO malfermas la vikimedian projekton “Unesko 2021” omaĝe al la 75-jariĝo de Unesko. Ĝi estas reta redakta maratono, kiu okazas ankaŭ kadre de la kampanjo 300 000, simile la la Afrika Monato, kiun UEA apogis en majo. La nuna junia konkurso celas plimultigi la enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Nova albumo de i.d.c.: vinila, K-diska kaj bita

idcĴus aperis kaj ekde la 1a de junio estas mendebla la nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc). Kiel planite, ĝi eldoniĝis kiel vinila disko, KD kaj en bitaj formatoj. Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, i.d.c senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj, kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!

Fulmerford estas produktita de i.d.c kaj distribuata de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161/4-fulmerford.html
Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton