Etikedaj arkivoj: interreto

2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi

Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Malferma alvoko: Teamanoj por organizi retan IJK-n

Pro la nuligo de la ĉi-jara fizika Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK), ni nun volas okazigi duan retan IJK-n. Sed ĝi ne realiĝos magie. Ni bezonas teamon, ni bezonas VIN! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ ĉu vi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

La 53a Malferma Tago okazos virtuale la 17an de aprilo partnere kun Vinilkosmo

La 53a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Hibride en Lietzensee

Lunde, la 15an de februaro, okazis la unua hibrida evento de Esperanto en Berlino-Lietzensee. En la “kamena ĉambro” en Herbarststrasse 25 la grupanoj kunvenis, kiel ĉiun lundon, por praktiki Esperanton. Kiel kutime, estis verda teo, membakitaj kukoj kaj kunportitaj biskvitoj. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Stanislav Belov: La plej legata artikolo en nia retejo

Antaŭ du semajnoj, okaze de la kvarcenta sinsekva tago de la ĉiutaga aktualigo de nia retejo, ni aperigis komentarion kaj la liston de la plej legataj artikoloj en La Ondo de Esperanto. En ĝi plej supre estis eseo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Retoso 2021

Retoso estas la nova evento de TEJO, organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 2a kaj la 5a de aprilo. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Prelegu en la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS)

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2a ĝis la 5a de aprilo 2021. La simpozio enhavos videajn prelegojn kaj podiajn diskutojn interalie en la jenaj kampoj: matematiko, fiziko, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’

Antaŭ kvin jaroj, la 4an de februaro 2016 forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en lia novelaro Ljusjka … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Almenaŭ unu artikolo ĉiutage dum 400 tagoj

Antaŭ kelkaj horoj en nia novaĵretejo aperis dung-anonco de TEJO. Tio signifas ke la hodiaŭa tago, la 3a de februaro, estas la kvarcenta sinsekva tago en kiu ĉe nia retejo ekde la 1a de januaro 2020 ĉiutage aperas almenaŭ unu … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Kultura Horo de TEJO

Ĉu vi volas kunhavigi vian talenton kun homoj el la tuta mondo? Ĉu vi volas kontribui al Esperanto-kulturo? Kiu ne volus? Do aliĝu al la Kultura Horo de TEJO! Ĝi okazos la 30an de januaro ekde la 14:00 UTC pere … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Unu jaro da ĉiutaga informado

La 1an de januaro 2020 nia novaĵretejo La Balta Ondo ŝanĝis sian nomon al La Ondo de Esperanto. Sed tio ne estis la sola ŝanĝo: la retejo iĝis pli moderna aspekte kaj pli sekura funkcie. Plej grave, en ĝi dum … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Retaj kunsidoj, Talento kaj Egaleco – Enmovade #3

En la nova epizodo de Enmovade, ni estas malantaŭ la kulisoj de la dua reta komitatkunsido de TEJO. Niaj volontuloj Valentin, Quentin kaj Renato helpis teknike dum la sesioj kaj ĉi tie rakontas pri sia sperto. La du komisionoj, kiujn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Novaj membroj en la Panteono

Ĉiujare je la Zamenhofa Tago la eduka retejo Edukado.net publikigas listojn de vivantaj instruistoj, aldonitaj al la Panteono. Ĉi-jare novaj membroj de la Panteono iĝis ok personoj: Laura Brazzabeni (1964-), Petro de Smedt (1934-), Malcolm Jones (1949-), Vasil Kadifeli (1959-), … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝoj de Espero – Zamenhofa Tago 2020

En nia nova video, esperantistoj el la tuta mondo sendas mesaĝojn de espero okaze de la Zamenhofa Tago (la 15a de decembro). La jaro 2020 estis malfacila por multaj homoj tra la mondo kaj ni volas festi kun speciala ĝojo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Moskva lingva festivalo: avantaĝoj de la virtualeco

La 5-6an de decembro okazis la 15a Moskva lingva festivalo (MLF). Ĉu ni daŭre rajtas diri, ke la festivalo pasis en Moskvo – se ĝi estis virtuala? Tamen la festivalo restas moskva: ĝin daŭre organizas Moskva Esperanto-Asocio MASI sur la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Bjalistoko invitas por la tradiciaj Zamenhof-Tagoj

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas ĉiujn samideanojn al Bjalistoko por kune festi la naskiĝtagon de la iniciatinto de Esperanto. La 21aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazos de la 11a ĝis la 13a de decembro. En la programo estos interalie koncertoj (bjalistokaj muzikistoj, Tim Gallego … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

VVK: Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso

Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva (youtube.com/user/UEAviva). Sekve … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton