Kategoriaj arkivoj: Beletro

Beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj el lingvoj naciaj.

Paulo Sérgio Viana: La domenisto

Mi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj. Mi ĉirkaŭrigardis la ejon por serĉi tablon kaj mendi mian matenmanĝon, kaj mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro. Lia kalva, … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Julian Modest: La inundo

Andrej kaj Katja venis en la vilaon je la kvina posttagmeze. La junia suno ankoraŭ forte brilis, kaj la rivero malrapide kaj enue lulis sin kiel maljunulino, laca kaj elĉerpita de la somera varmo. Andrej parkis la aŭton ĉe la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nikolao Hohlov: La tajdo

Hodiaŭ, la 21an de marto la literaturŝantoj en la tuta mondo festas la Mondan Poezian Tagon. Okaze de ĉi tiu festa tago ni publikigas la poemon La tajdo de Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov), kies 130-jariĝon ni celebras ĉi-jare. Ĉi … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Zinaida Gippius: Kaj kio poste?

Kaj kio poste? La anĝeloj ne vizitis min; Ili ŝatas resti en Edeno. Ilin logas paco kaj sereno, Kaj mi lulas pekon sur la sin’… La anĝeloj do evitas min.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nikolao Hohlov: Emigrantoj

Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, 1891-1953) en Esperantujo estas konata ĉefe kiel poeto kaj aŭtoro de La tajdo (1928) – unu el la plej gravaj poemaroj verkitaj en Esperanto. Sed li verkis ankaŭ proze. Ni proponas al vi legi lian … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Viktor Sapoĵnikov: Kongresaj paroladoj

Okaze de la kvina mortodatreveno de Viktor Sapoĵnikov (1952-2016) ni republikigas lian rakonton Kongresaj paroladoj, kiun li verkis antaŭ 25 jaroj responde al la redakcia peto recenzi la kolekton de la kongresaj paroladoj de Zamenhof, kiun Ruslanda Esperantisto eldonis en … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’

Antaŭ kvin jaroj, la 4an de februaro 2016 forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en lia novelaro Ljusjka … Legi plu

Afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ewa Grochowska: Junecaj revoj

Anksio pro la renkontiĝo igis nian unuan brakumon hezitema. Ni venis en nian naskiĝurbon el malsamaj landoj kaj rigardadis nin reciproke kun nekaŝebla scivolemo. Embarasataj, ni atentis pri niaj tasoj de kafo, serĉante taŭgajn vortojn. – Barbara, vi tute ne … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Du ringoj

La novelo Du ringoj de Paulo Sérgio Viana, aperinta en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2020), estas aŭskultebla en la literatura rubriko de Radio Esperanto en la plenumo de Viana mem. Ligilo por aŭskulti kaj elŝuti.   … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Memorflokoj: novelo de Laure Patas d’Illiers

La neĝo grizas palkolore, malsaneme sub la ĉiela malhelgrizo. Tie supre percepteblas kelkaj steloj. Sude iom pli helas la ĉielo, ĝis haloo sukcenkolora ĉirkaŭ la suna blanka disko. En intensa frosto senmovas la aero. Neniu venta blovo puŝas neĝan pulvoron … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Hilda Dresen

Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Vintra poezio: Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Jean Forge: Nia nigra filo

Antaŭ 40 jaroj, la 16an de decembro 1980 forpasis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj kaj du novelaroj. Ni proponas al vi legi lian amuzan novelon (kiu nun … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Karolo Piĉ – centjara!

Antaŭ cent jaroj, la 6an de decembro 1920 en Litomyšl (40 km de Pardubice, tiam en Ĉeĥoslovakio) naskiĝis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ, unu el la plej … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Fiasko de imperio: Fabelo de Miĥail Korotkov

En la Granda Urbo sur Monto vivis libera homo kun la nomo Keneo. Laŭ sia kutimo li eliris iumatene sur la ĉefan placon. En tiu tempo gazetoj ankoraŭ ne ekzistis, oni elpensis ilin multe poste. Kaj tiam iri sur la … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Troa tago: Novelo de Miĥail Korotkov

1 Sonoris la vekhorloĝo. Mi, ne apertante la okulojn, malvigle etendis manon kaj premis butonon. Poste sentis, ke ĉe miaj piedoj, kiuj elstaras de sub litkovrilo, frotiĝas Baloro. “Ha, sentaŭga kato, – mi ridetis, – li tamen superfortis la kuirejan … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nicola Ruggiero: Parludo

Amuze Vi konas Betelĝuzon kaj Riĝelon, Algolon kaj Mirfakon, sed ne rekonas Orionon kaj Perseon.

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Paulo Sérgio Viana: Du nomoj

La novelo Du nomoj de Paulo Sérgio Viana, aperinta en la oktobra eldono de La Ondo de Esperanto (2020), estas aŭskultebla en la literatura rubriko de Radio Esperanto en la plenumo de Viana mem. Ligilo por aŭskulti kaj elŝuti.   … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Patrina letero: Novelo de Ewa Grochowska

Du semajnojn post la forpaso de la patrino, mia fratino, Floriano (ŝia tria edzo) kaj mi denove renkontiĝis en la domo de niaj gepatroj. Ni mole sidis sur la eluzita sofo kun glasoj da alkoholaĵo enmane. Malgajaj, ni silentis longajn … Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton