Julian Modest: La inundo

Julian ModestAndrej kaj Katja venis en la vilaon je la kvina posttagmeze. La junia suno ankoraŭ forte brilis, kaj la rivero malrapide kaj enue lulis sin kiel maljunulino, laca kaj elĉerpita de la somera varmo. Andrej parkis la aŭton ĉe la vojo, prenis la sakojn, kaj kun Katja trapasis la riveron tra la ligna ponteto.

La vilao estis sur negranda insulo, meze de la rivero kaj Andrej tre fieris pro tiu ĉi pitoreska loko. Lia patro, kiu konstruis ĉi tie la vilaon, en la korto plantis fragojn, frambojn, pomajn kaj pirajn arbojn.
Legi plu

Afiŝita en Beletro | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nia mondo disfalas

BelovNia mondo disfalas. Ĉu vi rimarkis tion? Temas ne pri disfalo fizika, sed pri la kultura, politika kaj komunika. Ĝi ne aspektas kiel mondofino, tamen ĝiaj sekvoj estas vere katastrofaj. Ŝajnas ke eĉ la Lingvo Internacia ne kapablas mildigi ilin.

FIASKO DE LA ESPEROJ

Ĉu vi memoras la entuziasmon de la 1980aj jaroj? La fera kurteno falis, la aŭtoritataj reĝimoj en Orienta Eŭropo foriris senreziste, merkata ekonomio kaj demokratiaj registaroj ekregis ĉie, kaj la fascinita Francis Fukuyama proklamas “Finon de historio” – ja la venko de liberalismo ŝajne markis la finon de la politika kaj socia evoluo.

Kio restis de tiu epoko? Preskaŭ nenio. Ni vivas sur ruinoj de tiamaj esperoj kaj vanaj revoj. La Varsovia pakto malaperis, sed NATO restis kaj kreskis – malgraŭ promesoj al la naiva Miĥail Gorbaĉjov. Eŭropa Unio kreskis duoble, sed fendiĝis interne. La araba printempo transformiĝis je araba vintro, alportinte anstataŭ demokration kaj prosperon novajn diktaturojn kaj militojn. La plej potenca ŝtato de la mondo plonĝis je la militon kontraŭ teroro – la unua en la mondo milito direktita ne kontraŭ lando aŭ ideologio, sed kontraŭ batalmetodo – kaj detruinte plurajn landojn atingis nenion.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi

VK-2Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj (IM) de UEA (kaj TEJO), kiuj aliĝas ĝis la 4a de julio 2021. Frua aliĝo gravas, por ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn rimedojn kaj servojn. Post tiu dato, estas antaŭvidata simbola kotizo pro kostoj de traktado de malfruaj aliĝoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Halina kaj Aleksander flugos al Kaŭkazo

Jessentuki

Ekde la 5a ĝis la 22a de majo 2021 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ĝuos restadon en sanatorio en Jessentuki (Norda Kaŭkazo). Pro manko de komputilo kaj retaliro tie ni ne povos akurate korespondi, kaj estas verŝajne, ke nia ĉiutaga aperigo de almenaŭ unu nova teksto en ĉi tiu novaĵretejo, kio senpaŭze daŭras jam 490 sinsekvajn tagojn, rompiĝos antaŭ la 14a de majo, kiam ĉi tiu senprecedenca infomrserio atingus la 500an tagon. Ni ja antaŭplanis kelkajn tekstojn por la nuna semajno, sed tio ne estos sufiĉa.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Estraranoj de TEJO 2021/22: Malferma alvoko

estraranoj

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1a de septembro 2021 ĝis la 31a de aŭgusto 2022. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ordinare, novaj estraranoj estas elektitaj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato kiu ĉi-jare okazos rete, dum julio aŭ aŭgusto. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2021 kaj esti naskiĝinta inter la 1a de septembro 1986 kaj la 13a de julio 2003.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en majo 2021

Stojan3. Antaŭ 60 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras Bibliografio de Internacia Lingvo (1929) kaj Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto (1953); membro de la Lingva Komitato (1910-38, 1947-48).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kristo resurektis!

Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ festas Paskon laŭ la Julia kalendaro. Kristo resurektis!

En nia retejo estas legeblaj tri beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin.

Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov)
Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov)
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MayomaMArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio).
Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo. Mayoma esperantiĝis en 1983 kaj en 1985 ekkantis kaj ekverkis Esperanto-kantojn. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantas sola kaj mem verkas kaj komponas siajn Esperanto-kantojn sen ludi instrumenton. Komence li sendis siajn kantotekstojn al esperantistoj, Esperanto-grupoj kaj asocioj, serĉante Esperanto-kantiston por prezenti ilin, sed tio ne sukcesis. Poste li surbendigis siajn kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 la usona komponisto David Gaines registris du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede. Poste la kontakto kun David Gaines estis perdita kaj Mayoma denove serĉis artistojn kaj produktistojn, malsukcese.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tri jardekoj da libroproduktado

Enkonduko. Ne legu ĝin, se vi delonge abonas La Ondon

Ekde sia renaskiĝo en 1991 La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik en la revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj. La bazo de nia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj surpapere aperintaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. La jartabelojn akompanas resumaj tabeloj por la 30-jara periodo de nia statistikado (1991-2020).
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova okazigo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj

kursoEn 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Io devas okazi

KorotkovKorotkov, Miĥail Gavriloviĉ. Io devas okazi: Rakontoj, fabeloj, pripensoj / Postparolo de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2020. – 117 pagoj. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2020).

Pri kelkaj libroj, ekzemple, krimromanoj, oni ŝatas diri, ke oni ilin legas unuglute, ke oni ne povas ilin lasi antaŭ ol atingi la finon. Pri ĉi tiu mi dirus same, sed pro tute mala kaŭzo: la verko konsistas el dek ok mallongaj noveletoj (parte jam aperintaj aliloke), do oni povas interrompi la legadon post ajna deko da minutoj, ĉar la unuopa rakontofadeno konkludiĝis. Sed ja ne: kiam oni finis unu eron, jen humuran, jen fantastan, jen kortuŝan, jen, jes ja, ankaŭ tute normale senekscitan, oni pensas: “mi legu ankaŭ la postan, ĝi certe plaĉos al mi kiel la antaŭaj”.

Fakte ni renkontiĝas, en ĉi tiu Suplemento, kun Miĥail Korotkov, rusa-ukraina siberiano, elstara rakonta personeco, gajninto de pluraj premioj, malmulte partopreninta en la tiel nomata oficiala Esperanto-movado. Klerulo, multlingvulo (dekojn da lingvoj li mastras diversnivele laŭ verkado kaj tradukado), li trairis plurajn metiojn, ĉar la ŝanĝo de la socia sistemo en Sovetunio, poste Ruslando, kaŭzis malfacilaĵojn eĉ je bazaj vivelementoj kaj postulis adaptiĝon ankaŭ de la pensoj, kaj tio al verkisto ne estas facila: “La vivo por la honestaj homoj iĝis pli ol peniga” diras la postparolo de Aleksandr Korĵenkov.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La demoversio de la unua Ondo por 2021

martoEn la arkiva retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj aperis la demonstra versio (demoversio) de la printempa (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la almanako La Ondo de Esperanto. La 47-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstokomencojn de la 122-paĝa 307a numero de La Ondo, publikigita fine de marto 2021. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-306demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos la Virtuala Kongreso

UK-106Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17a ĝis la 24a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.

La decidon motivigis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie. Sed ankaŭ kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021

VikipedioUEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la “Kampanjo 300 000” por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay (www.instigo.be), kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La fonduso bezonas atingi la celon de 100 EUR semajne favore al aliaj retaj agadoj. “Kampanjo 300 000” ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

La unua ĉi-jara Unesko-Kuriero pri la oceano

Unesko-Kuriero“Malpli ol 22% de la oceano estas ĝis nun esplorita. Tio estas malmulta, sed sufiĉa por scii, ke ĝi estas minacata de pli-varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La blankiĝo de koraloj estas unu ekzemplo inter aliaj, de la malbonfartiĝo de la maraj ekosistemoj. La konsekvencoj ne estas nur mediaj. Preskaŭ tri miliardoj da homoj rekte dependas de la mara kaj apudborda biodiverseco por vivteni sin. Antaŭ 2050 la ĉemaraj zonoj, en kiuj loĝas 300 milionoj da homoj, eble estos minacataj de la plialtiĝo de la oceano, ligita kun la klimata ŝanĝiĝo”, – skribas Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en sia ĉefartikolo de la unua ĉi-jara eldono (januaro-marto) de ĉi tiu gazeto. Ĉi-foje ĝi estas dediĉita al la temo “Oceano: Estas tempo por turni la tajdon”.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

BET-56 ne okazos ankaŭ en 2021

Nome de la estraro de Latvia Esperanto-Asocio mi anoncas, ke pro la daŭro de la koronvirusa pandemio la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) en 2021 estas nuligitaj. La aliĝkotizo kaj la antaŭpago por la loĝado kaj manĝado al ĉiuj aliĝintoj estos repagitaj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton

Princeton

Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo “Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro”, kunlabore kun la Universitato Princeton, sed pro la pandemio oni decidis prokrasti la simpozion ĝis 2021 kaj fari ĝin virtuala.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

Klimata

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj homaj rajtoj. Niaj partoprenantoj per la seminario havos la ŝancon:
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton