Malferma alvoko: Teamanoj por organizi retan IJK-n

ijk

Pro la nuligo de la ĉi-jara fizika Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK), ni nun volas okazigi duan retan IJK-n. Sed ĝi ne realiĝos magie. Ni bezonas teamon, ni bezonas VIN! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ ĉu vi komencos lerni el tiu ĉi oportuno. Helpo estas bezonata kaj estas diversaj tipoj de taskoj por la homoj kiuj povas multe aŭ ne tiom multe dediĉi sin al la organizado de la evento. Se vi interesiĝas, skribu al [email protected] por informi la estraranon pri kongresoj aŭ trovu Karlos’ en Telegramo ĉe @Fydus.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara

KjaraLa 14an de aprilo 2021 ĉe Vinilkosmo okazis la oficiala lanĉo de la bita unuopaĵo Mozaiko de Kjara. Mozaiko estas nova kanzono de Kjara (Chiara Raggi), tradukita/adaptita en Esperanto de Federico Gobbo. Ĝi aperos kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia unua Esperanta albumo Blua Horizonto en la tago, kiu memorigas la forpason de Ludoviko Zamenhof, la fondinto de Esperanto.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 53a Malferma Tago okazos virtuale la 17an de aprilo partnere kun Vinilkosmo

Malferma tago

La 53a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt53. La evento okazos per Zoom (us02web.zoom.us/j/81764929633, pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj) kaj ankaŭ estos elsendata per la jutubkanalo https://youtu.be/et1SODr7i7I. Ĉiuj bonvenas aboni la kanalon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…

Hodiaŭ, je la vica datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917, ni proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro Homarano (2011) de Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). Ĉi tiu teksto unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de D-ro Esperanto.

La 1an de aŭgusto 1914 Germanio deklaris militon al Ruslando. Ludoviko Zamenhof kaj lia edzino, kiuj tiutage forveturis trajne el Berlino al Parizo, estis haltigitaj en Kolonjo. Oni anoncis, ke, kiel Ruslandaj regnanoj, ili devos tuj forlasi Germanion. Ili do veturis tra la tuta lando al la orienta limo de Germanio, sed ĉar la limo inter Germanio kaj Ruslando estis fermita, ili devis reveni al Berlino kaj fari grandan ĉirkaŭvojaĝon, unue al la haveno Saßnitz (insulo Rügen), poste al Svedio, de tie tra Finnlando al Sankt-Peterburgo, kaj fine al Varsovio, kien ili venis la 15an de aŭgusto. Adam Zamenhof, tiam 26-jara kuracisto, rakontis pri la stato de sia patro post la reveno:

Li revenis hejmen kun koro rompita ne nur en senco simbola. La grava kormalsano komenciĝis efektive en tiu ĉi malgaja epoko. Malgaja li rekomencis sian ĉiutagan laboron en Varsovio, ĉiam pli malgaja, kiam li vidis, ke la milito fariĝas ĉiam pli kruela kaj la espero pri baldaŭa fino estas pli kaj pli malcerta.

Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua Ondo en 2021

La Ondo de EsperantoAntaŭ du semajnoj aperis la printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№307), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Per tio komenciĝis la sezona ciklo por 2021: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Sur 122 paĝoj de la unua ĉi-jara Ondo estas publikigitaj pli ol kvindek tekstoj kaj multaj bildoj kaj fotoj, inkluzive de la frontpaĝa printempa foto de la Moskva esperantisto, turisma organizanto kaj fotisto Aleksej Salomatov.

La martan Ondon inaŭguras ampleksa intervjuo, en kiu la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski respondas Renato Corsetti, kiu 80-jariĝis fine de marto.
En jaro senpandemia la rubriko “Eventoj” estus ĉirkaŭ tridekpaĝa kun ilustritaj raportoj pri pluraj jar-ŝanĝaj kaj Zamenhof-tagaj renkontiĝoj. Sed en la unua ĉi-jara “Ondo”, la primovada rubriko estas nur dekpaĝa, kaj tri paĝojn en ĝi plenigas nekrologoj.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

IJK 2021 en Kijivo ne okazos ĉeeste

IJK
Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento devintus okazi de la 26a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2021 en Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio. Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej grave, ni taksas ke la eblo ke iu infektiĝu pro la partopreno estos tro alta. Ni ja volegas IJK-umi fizike kune, sed la danĝero estas tro granda por riski vundi niajn organizon kaj movadon pro tiu deziro.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileo de la kosmotago

Jurij GagarinOkaze de la hodiaŭa Kosmotago ni republikigas la artikolon Jubileo de la kosmotago de Grigorij Arosev, kiu aperis antaŭ dek jaroj en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo. (En la unua frazo ni ŝanĝis «Antaŭ 50 jaroj» al «Antaŭ 60 jaroj»).

Antaŭ 60 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin en la kosmoŝipo Vostok 1 (Oriento) faris la unuan en la mondo flugon ĉirkaŭ la terglobo.

Kvankam tiu flugo estis rezulto de klopodoj de multegaj sciencistoj kaj armeanoj, inter kiuj elstaris la ĉefkonstruinto de Vostok Sergej Koroljov, ĝuste Gagarin estas menciata, kiam temas pri la “kosmotago”.
Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | 5 Komentoj

Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto

UneskoLa ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Membrostatistiko de UEA

ueaLaŭ la statistiko publikigita en la aprila numero de la revuo Esperanto, UEA dum la lasta jarkvino havas sufiĉe stabilan membronombron, sume ĉirkaŭ 13 mil individuaj (IM) kaj aligitaj (AM, membroj de la landaj asocioj, aliĝintaj al UEA sen konsidero de IMoj). Ĉi tiu stabileco estas atingita, interalie, pro la ŝanĝo de la kotizsistemo, danke al kiu aperis malmultekosta (precipe por neriĉaj landoj) kategorio “Membro Baza”.
Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Milita risko de Belfasto al Kievo

UK-106Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, sed la konflikto inter la partioj havas antikvan, profundan radikon.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konkurso: Esperanto en Hanojo kaj Mi

Hanojo

Okaze de la fondiĝ-datreveno, Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA) organizas konkurson kun la temo “Esperanto en Hanojo kaj Mi”. Ni deziras ricevi subtenon, kuraĝigon de tutmonda esperantistaro por la Movado per via aktiva, entuziasma partopreno kaj diskonigo de nia konkurso al viaj amikoj, konatoj, membroj, ktp.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Junulara konkurso “La dudekaj jaroj, alia mondo?”

konkurso

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Nova studgrupo pri interlingvistiko startos en septembro

UAMLa Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Věra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Ida Stria, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov kaj Humphrey Tonkin.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2021

La Ondo10. Antaŭ 60 jaroj mortis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo kaj esperantisto; vicprezidanto de la franca landa asocio SFPE (1928-44), prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo (1936-47), ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de Naŭlingva etimologia leksikono de la lingvo Esperanto (1907), Vocabulaire de poche français-Esperanto (1932) kaj Militista vortareto (1955). Membro de Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1934-57), honora prezidanto de UEA (1947-61).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 28-29.
Legi plu

Afiŝita en Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10a EKOSOK-Junulara Forumo

ECOSOKUEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete la 6an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.
Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Eblas aplaŭdi dumane

Johansson, Sten. Sesdek ok: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2020. – 185 p.
Johansson, Sten. Ne eblas aplaŭdi unumane: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2019. – 161 p.

Jam tro longe mi ne tro atentis la literaturon en Esperanto. Iel mi havis nek tempon nek pacon por sidi kviete “en angulo kun libro” kiel iam Thomas à Kempis. Nun tamen iu pandemio kaj aliaj cirkonstancoj donis al mi pli ol sufiĉe da tempo por denove ekĝui nian beletron, ja du romanoj de Sten Johansson aperis en mia poŝtkesto, unu historia kaj unu samtempa. Do bela okazo por gustumi la literaturon en Esperanto.

Sten Johansson, ricevinto de Premio Grabowski, apenaŭ bezonas apartan laŭdon. Certe ĉiu parolanto de Esperanto, kiu kapablas legi, iam dum sia lingva kariero plezure legis almenaŭ fragmentojn de liaj verkoj, ĉu facillingvaj, ĉu normallingvaj.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google

Google

Hodiaŭ la estraro de TEJO fieras anonci novan iniciaton por fortigi la asocion kaj starigi novan reciproke avantaĝan kunlaboron kun la usona firmao Google. Kadre de la kunlaboro la datumtrakta firmao kolektos, stokos, administros kaj havigos ĉiujn datumojn de TEJO, ĝiaj sekcioj kaj membroj, kaj povos liveri pli taŭgajn personigitajn ofertojn al ili. Google ankaŭ iĝos ĉefsponsoro de la tuj okazonta renkontiĝo Retoso.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4 kaj 11 aprilo)

UEAKadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2a ĝis la 5a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto. Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca agado kaj prezidanto de Akademia Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maurelli, aktivulo de ISAE.
Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Post multaj jaroj…

Živanović, Stevan. La sonorilo de Bled: Originale verkita romano. – Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, 2020. – 174 p.

ŽivanovićStevan Živanović (1900-1938) dum sia mallonga vivo multon faris por Esperanto: li gvidis kursojn, redaktis revuojn kaj vortaron, verkis lirikajn poemojn. Lia romano La sonorilo de Bled, originale verkita en Esperanto ĉirkaŭ la jaro 1925, estis eldonita nur en 1959; en 2017 aperis slovena traduko, nun la teksto estas libere publikigita en interreto.
Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Beletra Almanako, 2020, №39 (Oktobro)

Beletra almanakoEn sia prezento de la oktobra BA Anina Stecay rezonas, ĉu sekvado al sukcesaj verkaj strukturoj, uzado de reguloj lernitaj en fakaj kursoj ebligas krei novajn kaj interesajn verkojn. Originala prozo venas de Anina Stecay, Francisco Javier Moleón kaj Trevor Steele. El la romano Sesdek ok de Sten Johansson estas publikigita komenca ĉapitro. Osmo Buller per beletraj tombovizitoj rakontas pri kelkaj finnlandaj Esperanto-verkistoj kaj lian rakonton sekvas represo de du prozaĵoj de Martti Putaala. Poezion kontribuas Jorge Camacho kaj Jesper Lykke Jacobsen.
Legi plu

Afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton