BET-55: jam 272 aliĝintoj

BET-55Hodiaŭ, la 6an de januaro 2019, precize duonjaron antaŭ la komenco de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, al BET-55 aliĝis jam 272 esperantistoj el 25 landoj. Tio aŭguras, ke la nombro da aliĝintoj fine estos multe pli ol 300. Verŝajne, ĉi-jara BET laŭ la kvanto da aliĝintoj estos la plej amasa BET dum ĉi tiu jarcento kaj superos la nombron 334, atingitan antaŭ tri jaroj en BET-52 en Birštonas.

Legu la tutan artikolon ‘BET-55: jam 272 aliĝintoj’

La unua Ondo en la nova jaro

La Ondo de EsperantoKvankam ĉiu numero de La Ondo de Esperanto kutime aperas la unuan lundon de la koncerna monato, la januara Ondo estis eldonita tuj post la novjarfesto, la 2an de januaro. Kiel kutшme por la januara eldono, ĝin komencas informoj pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro (Hori Jasuo). Sekvas respondoj al la tradiciaj demandoj pri atingoj kaj malsukcesoj en 2018; ĉi-foje respondoj verkis de la gvidantoj de UEA. SAT, Civito, ESF, E@I kaj de aliaj konataj esperantistoj, entute respondis 18 personoj.

En la movada sekcio Eventoj oni povas legi pri Zamenhof-taga festado en pluraj landoj, inkluzive de Litovio kaj Barato, kie je tiu tago okazis kongresoj de la landaj asocioj, kaj pri aliaj esperantistaj renkontiĝoj, kongresoj kaj festivaloj, inkluzive de la 13a Moskva Lingva Festivalo kun okcent partoprenantoj (la organizintoj de la festivalo estas sur la kovropaĝa foto).

Legu la tutan artikolon ‘La unua Ondo en la nova jaro’

BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas

ŠilasVytautas Šilas naskiĝis la 29an de junio 1937 en Šiauliai (Litovio), ekde 1948 li loĝas en Vilno. Dum pluraj jardekoj li laboris kiel inĝeniero en radiouzino kaj samtempe okupiĝis pri la problemaro de t. n. “Eta Litovio”, precipe pri Kaliningrada (Kenigsberga) regiono, gvidis ekskursojn, preparis samizdatajn (= ekstercenzurajn) eldonaĵojn, prezidis komisionon de la nacia movado Sąjūdis pri problemoj de etnocido, genocido kaj kultura heredaĵo de Eta Litovio, kiu poste transformiĝis al konsilio pri aferoj de Eta Litovio, ĝis nun gvidata de li.

Legu la tutan artikolon ‘BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas’

Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019

1. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Grégoire Maertens (1924-1940- ), belga financoficisto kaj esperantisto; komitatano (1960-2004), estrarano (1977-92) kaj prezidanto (1980-86) de UEA, direktoro de Institucio Hodler’68 (1972-2013), aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, honora membro de UEA (1993). — Legu pli en NDK, p. 186-187.

4. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Spomenka Štimec (1949-1965- ), kroata filologino dum 40 jaroj laborinta per Esperanto ĉe Internacia Kultura Servo (1972-94) kaj Kroata Esperanto-Ligo (1995-2012); redaktorino de Tempo (1996-), estrarano de UEA (1989-92), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007), aŭtorino de tri originalaj romanoj (Ombro sur interna pejzaĝo, 1984; Tena – Hejmo en Mezeŭropo, 1996; Tilla, 2002) kaj kvin novelaroj. — Legu pli en NDK, p. 278-280.

Legu la tutan artikolon ‘Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2019’

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

FettesLa bezono senti nin kune

Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias? Preter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster ajna organiza kadro. Se multiĝas komencantoj kaj progresantoj, kiuj apenaŭ scias, kio estas UEA – en kiu senco mi estas ilia prezidanto?

Legu la tutan artikolon ‘Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA’

Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA

Povilas Jegorovas prezentas la agadraporton de LEA por 2018 (Foto: Antanas Grincevičius)

La 15an de decembro en Kaŭno okazis vica, la 54a, kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) sekvita de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2018. Tamen ĝi estis ne nur vica pro tio, ke dum ĝi finiĝis la oficperiodo de la ĝisnuna Estraro de LEA, kaj oni devis elekti la novan. Krome ĝi okazis renkonte al la venont-jara centjariĝo de LEA. La sekva jaro estas grava ankaŭ pro alia jubileo – en 2019 la tradicia aranĝo Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝos 60-jara. Nome en Litovio, en la urbo Panevėžys en julio 2019 okazos la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Legu la tutan artikolon ‘Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA’

Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo

Prezentado de Nia diligenta kolegaro en Berlino (Foto: Fritz Wollenberg)

Denove berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al Zamenhoffesto en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). La domo mem nomiĝas Oranĝerio pro la ekstera koloro de la konstruaĵo.

Ĉi-jare ni sukcesis celebri la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof ekzakte la 15an de decembro. La salonon ni jam mendis unu jaron antaŭe.

Legu la tutan artikolon ‘Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo’

La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspertivoj

MLF-13 (Foto: Aleksej Bobrinjov)

La 13a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazis la 2an de decembro, dimanĉe, en la fakultato de sociaj sciencoj de Supera Lernejo pri Ekonomiko, en kiu en 2012 okazis la sepa MLF.

Legu la tutan artikolon ‘La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspertivoj’

Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)

La 25an de decembro 2018 en sia 89a vivojaro forpasis

Baldur Ragnarsson (1930–2018)

islanda lingvoinstruisto kaj lerneja inspektoro, aŭtoro de poemaroj kaj lernolibroj en la islanda lingvo, membro de Unuiĝo de Islandaj Verkistoj kaj eminenta esperantisto.

Legu la tutan artikolon ‘Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)’

Ekskursa programo de BET-55

La turisma programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio), enhavos tuttagan kaj duontagan ekskursojn.

Tuttaga ekskurso: Biržai – Pakruojis

Legu la tutan artikolon ‘Ekskursa programo de BET-55’

Orienta Almanako: Kristnaska donaco de La Ondo

Orienta AlmanakoHodiaŭ, la 25an de decembro, kiam pluraj kristanaj eklezioj festas Kristnaskon, la redakcio de La Ondo de Esperanto disponebligis al siaj abonantoj literaturan suplementon por 2018. Ĝi estas bita reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] (Борис Исидорович Коцын, 1887-1958), filo de Isidor Kocyn kaj ties edzino Teresia (Tereza), fratino de Klara Zilbernik (do B. Kotzin estis bonevo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof).

Legu la tutan artikolon ‘Orienta Almanako: Kristnaska donaco de La Ondo’

Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019

Tre baldaŭ finiĝos, post la 31-a de decembro 2018, la plej favorpreza aliĝperiodo al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Lahtio, Finnlando, inter la 20-a kaj 27-a de julio 2019. Por rapida aliĝo bv. uzi nian retan aliĝilon:
https://uea.org/kongresoj/alighilo

Legu la tutan artikolon ‘Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019’

Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo

KalleLaŭ pluraj retinformoj (ekzemple, en Lenta.ru https://lenta.ru/news/2018/12/21/chemodan_vokzal_stokholm), la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu antaŭnelonge ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Ruslando.

Legu la tutan artikolon ‘Kalle Kniivilä forsendita el Moskvo’

Granda vortaro aperis en Litovio

Litova vortaroĴus aperis La Granda Litova-Esperanta Vortaro. Ĝia ĉefaŭtoro estas la konata litova pedagogo, landesploristo, redaktoro, tradukisto kaj vortaristo Petras Čeliauskas, kiu bazis sian laboron sur la antaŭaj vortaroj de Konstantinas Puodėnas (1923-2009).

La vortaron eldonis Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estas eldonita renkonte al la venont-jara centjariĝo de LEA.

Legu la tutan artikolon ‘Granda vortaro aperis en Litovio’

Ĉarma frandaĵo por romantikuloj

StožickáStožická, Zuska. Ĝis tien / Až tam: Esperanto-slovaka eldono / Tradukis el la slovaka Mária Minichová. – Partizánske: Espero, 2016. – 211 p.; 300 ekz.

Kontraŭ ĉiuj recenzaj kutimoj mi diru tuj: mi ŝatis la libron. Ĝi estas fajna kaj tenera, sed samtempe profesie verkita kaj bone tradukita. Ideala legaĵo por romantikaj personoj. Kiel ĝi sukcesis tiom ĉarmi min – homon tre foran de tiu ĉi ĝenro? Mi klarigu.

Legu la tutan artikolon ‘Ĉarma frandaĵo por romantikuloj’



Bad Behavior has blocked 1297 access attempts in the last 7 days.